Se subfrazo estas demando, ĝi ne komenciĝas per ke, sed per ĉu aŭ per KI-vorto. Demandaj subfrazoj povas roli en la samaj frazroloj kiel ke-frazoj, kaj ĝenerale la samaj reguloj validas.
Al li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon.[FA3.140] La ĉu-demando estas subjekto de fariĝis.
Li [...] provis, ĉu la pordo estas nefermita.[BV.60] La ĉu-demando estas objekto de provis.
Diri jam nun kun plena certeco, ĉu mi povos veni, nun estas ankoraŭ ne eble.[L2.236] La ĉu-demando estas objekto de diri.
Ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis aŭ ĉu tio estis efektivaĵo.[FA1.105] Estas du objektaj ĉu-demandoj ligitaj per aŭ.
Ĉu tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi.[FA1.106] La ĉu-demando estas objekto kun helpa tio.
La tuta afero dependas de tio, ĉu ŝi venos aŭ ne. La demando estas de-komplemento kun helpa tio.
Mi dubas, ĉu vi estas feliĉa.[FE.26] La demando rolas kiel pri-komplemento. = Mi dubas pri tio, ĉu...
Li demandis al mi ĉion imageblan krom, ĉu mi amas lin. Krom-komplementa demando.
Li faris al mi la demandon, ĉu mi bone fartas. La demando estas rekta priskribo de la vorto demandon.
Oni proponis al ŝi la elekton, ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi amaĵistino de la princo.[Rt.88] La demando estas rekta priskribo de la vorto elekton.
Mia sola demando al vi estas, ĉu vi amas min. La demando estas perverba priskribo de la subjekto.
En iuj lingvoj oni uzas en subfrazoj la saman vorton por ĉu kaj por se. En Esperanto oni devas distingi. Ĉu montras demandon. Se montras kondiĉon. La signifodiferenco estas tre granda:
Morgaŭ li diros, ĉu li venos. ≈ Morgaŭ li diros "jes, mi venos" aŭ "ne, mi ne venos". La ĉu-demando estas objekto de diros. = Morgaŭ li diros la respondon al la demando, ĉu li venos.
Morgaŭ li diros, se li venos. = Morgaŭ li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos. La se-frazo estas kondiĉa komplemento.
Kion ni nun faru, estas demando tre malfacila. La KI-demando rolas kiel subjekto de estas.
Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.[FE.18] La demando estas objekto de montris.
Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis.[FA1.69] La demando estas objekto de scii.
Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?[Rt.64] La demando estas objekto de scias.
Mi ne scias, ĝis kiam ili restos ĉi tie. La demando estas objekto.
Ŝi prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino.[FE.15] La demando estas objekto de vidi.
Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias.[FA1.148] La demando estas objekto kun helpa tio.
El tio povas elveni, la diablo scias, kio.[Rz.9] La subfrazo estas disigita, sed rolas kiel objekto. = La diablo scias, kio el tio povas elveni.
La akrido [...] meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo.[FA2.104] La demando rolas kiel pri-komplemento kun helpa tio.
Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo.[Dn.10] La demando estas pri-komplemento, sed pri tio estas forlasita: ...por informi vin pri tio, kio estos...
Mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn.[FK.232] La demando estas rekta priskribo de la klarigo pere de helpa tio.
La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava.[L1.321] La demando estas rekta priskribo de la demando pere de helpa tio.
La demando estas, kiel longe ni restu ĉi tie? La demando estas perverba priskribo de la subjekto.
Ne konfuzu demandajn KI-vortojn kun rilataj KI-vortoj.