PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Tabelvortoj — bazaj reguloj

En Esperanto ekzistas 45 vortetoj, kiuj estas nomataj tabelvortoj, ĉar oni povas ilin aranĝi en tabelo laŭ similaj formoj kaj similaj signifoj.

Oni povas diri, ke ĉiu tabelvorto konsistas el antaŭparto kaj postparto, sed oni tamen ne rigardu la tabelvortojn kiel kunmetitajn vortojn. La tabelvortaj partoj formas apartan, fermitan sistemon, kaj oni normale ne intermiksu ilin kun la ordinaraj vortelementoj en la lingvo. Legu ankaŭ pri tabelvortaj postpartoj kaj ordinaraj finaĵoj, kaj pri la demando, ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj.

Antaŭpartoj «

KI-
demandovorto, rilata vorto, ekkria vorto
TI-
montrovorto
I-
nedifinita vorto
ĈI-
tutampleksa vorto
NENI-
nea vorto

Postpartoj «

-U
individuo
-O
afero
-A
eco, speco
-ES
posedanto (senca objekto, senca subjekto)
-E
loko
-AM
tempo, fojo (okazo, kondiĉo)
-AL
kaŭzo
-EL
maniero, grado
-OM
kvanto (emfazita grado)

La ĝenerala signifo de ĉiu tabelvorto dependas de ĝiaj partoj. En la praktiko tamen iuj tabelvortoj havas pli individuajn signifojn, kiujn oni devas aparte lerni.

J-finaĵoj kaj N-finaĵoj post tabelvortoj «

La tabelvortoj je U kaj A povas ricevi la finaĵojn J kaj N.

La tabelvortoj je O povas ricevi N, sed normale ne povas ricevi J.

La tabelvortoj je AM, AL, EL, OM kaj ES ne povas ricevi J aŭ N.

La tabelvortoj je E povas ricevi direktan N-finaĵon. Ili ne povas ricevi J.

KI-vortoj «

La tabelvortoj je KI estas uzataj en tri manieroj:

  • Kio estas tio? Demanda kio.

  • Kiu kuraĝas rajdi sur leono?[FE.7] Demanda kiu.

  • Kiel vi fartas? Demanda kiel.

  • Fremdulo, diru, kiu kaj el kie vi estas.[IT.41] Demandaj kiu kaj kie.

  • La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega.[FE.31] Rilata kiu.

  • Kiam mi venis al li, li dormis.[FE.20] Rilata kiam.

  • Li estas tiu, kies monon vi prenis. Rilata kies.

  • Kia granda brulo![FE.31] Ekkria kia.

  • Fi, kiel abomene![FE.26] Ekkria kiel.

  • Kion mi vidas![FE.17] Ekkria (kaj demanda) kio.

TI-vortoj «

La tabelvortoj je TI estas montraj vortoj. Plej ofte ili montras ion antaŭe diritan aŭ ion poste dirotan. Ili povas ankaŭ almontri ion rekte vidatan, aŭdatan aŭ simile:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.[FE.24] Tio montras antaŭe diritan aferon.

  • Tio estas mia hejmo. Tio montras ion vidatan (eble kune kun fingromontrado).

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.[FE.33] Tiel almontras la postan ke-frazon.

  • Kio estas, kio vin tiel afliktas?[M.55] Tiel almontras vidatan aŭ aŭdatan aferon.

  • Ŝi estis en tiu momento tre bela.[M.56] Tiu almontras antaŭe menciitan momenton.

  • Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.[FE.33] Tiu almontras ĉeestantan aferon (la malfreŝan panon).

I-vortoj «

Tabelvortoj je I reprezentas neprecizigitajn aŭ nekonatajn aferojn:

  • Gerda [...] ricevis ion por manĝi kaj por trinki.[FA2.71] Oni ne diras, kion ŝi ricevis.

  • Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. Oni ne scias, kiuj estis la personoj.

  • Morti iam vi ja devas.[FA2.136] La tempopunkto estas nekonata.

  • Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo.[BV.9] Oni ne diras, kies naskiĝtago ĝi estas.

  • Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis![M.145] Ne estas dirite, kial ŝi ne sukcesis.

ĈI-vortoj «

Tabelvortoj je ĈI havas signifojn tutampleksajn, totalajn:

  • Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj.[FE.12] Ĉio esprimas la tuton de la aferoj, kiujn li faris.

  • Ĉiu homo amas sin mem.[FE.18] Ne ekzistas persono, por kiu ne validas tio.

  • Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope.[FE.14] Ĉiam montras, ke ne ekzistas fojo, kiam ili ne iras duope.

  • Nun ĉie regis ĝojo.[FA1.49] Ne ekzistis loko, en kiu ne regis ĝojo.

Ofte la kunteksto limigas la amplekson de ĈI-vorto:

  • Ŝia fratino en ĉio estas kulpa.[FE.21] Ŝi ne kulpas pri ĉio en la mondo, sed pri ĉiuj aferoj, pri kiuj temas ĝuste nun.

  • La bela muziko ludis ĉiam plue.[FA1.21] Ĉiam = seninterrompe dum la tuta aktuala tempo.

NENI-vortoj «

Tabelvortoj je NENI havas signifon nean:

  • La tempon venontan neniu ankoraŭ konas.[FE.22] Neniu esprimas, ke ne ekzistas persono, kiu konas la tempon venontan.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.[FE.28] Neniel montras, ke ne ekzistas maniero, en kiu mi povus vin kompreni.

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.[FE.35] Neniam esprimas, ke ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakaĵo al vojaĝo.

Ofte la kunteksto limigas la signifon de NENI-vorto:

  • Neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado.[FA3.126] Neniu = neniu el la ĉeestantaj manĝantoj.

  • Krom la kolbasaj bastonetoj [...] absolute nenio restis.[FA3.126] Absolute nenio = absolute nenio manĝebla.

NENI-vorto sufiĉas por nei la tutan frazon.