Kelkfoje oni forlasas ke antaŭ subfrazo:
Mi diras al vi, ŝi ricevos.[H.143] = Mi diras al vi, ke ŝi ricevos.
Li volas iri hejmen, li diris. = Li diris, ke li volas iri hejmen.
La vetero baldaŭ malboniĝos, ŝajnas. = Ŝajnas, ke la vetero baldaŭ malboniĝos.
Forlaso de ke okazas preskaŭ nur kiam estas nerekta parolo (redono de ies diro, penso aŭ simile). Komparu ankaŭ kun komentofrazoj kaj citaĵoj.