Speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras la kaŭzon por diri la ĉeffrazon. La ĉeffrazo estas normale demanda aŭ ekkria frazo:
Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras?[FA1.146] = Kio do estas al vi? Mi demandas tion, ĉar vi tiel ploras.
Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton?[FA3.96] = Kien vi volas iri? Mi demandas tion, ĉar vi metis sur vin la festan surtuton.
Kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon![Rt.30] = Kia malsaĝulo mi estis! Mi nomas min tiel, ĉar mi volis reiri en la kaĝon.
Alia speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras sekvon aŭ rezulton. Ke tiam signifas "tiel ke, kun la rezulto ke, kio kaŭzis ke" aŭ simile:
Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo, ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.[BV.18]
Jen io min alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri![Rt.105]
Oni povus enŝovi tiel en la ĉeffrazon, sed la pli simpla Zamenhofa dirmaniero estas tre eleganta, kaj meritas plian uzadon.