Ke-frazo ofte rolas kiel objekto, sed ke-frazo ne povas akcepti la finaĵon N. Se oni anstataŭigas la subfrazon per O-vorto aŭ tabelvorto je O, tiu devas havi N:
Diru al la patro, ke mi estas diligenta.[FE.8] → Diru tion al la patro.
Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.[FE.16] → Oni diras tion.
Pardonu al mi, patrino, ke mi restis tiel longe.[FE.17] → Pardonu mian malfruiĝon al mi, patrino.
Mi volas ke vi tien iru![FE.19] → Mi volas tion.
Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.[FE.20] → Se li scius tion...
Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.[FA1.9] → Subite li aŭdis tion.
Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas.[M.156] → Pri talento mi neniam aŭdis tion.
Vi efektive pensas, ke ne?[BV.45] → Vi efektive pensas tion? La subfrazo estas draste mallongigita, = ...ke tiel ne estas, aŭ simile.
Klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto.[FA3.58] = Klare li sentis en sia animo tion kaj tion.
Ĉe objekta ke-frazo oni malofte uzas helpan tio. Sed tio ja eblas:
Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi![FA2.19]
Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon?[M.62]
En frazoj, kiuj havas ke-frazon kiel objekton, aperas ofte alia frazparto kun N-finaĵo. Tiam povas ofte ŝajni, ke estas du rektaj objektoj kun malsama rilato al la ĉefverbo. Tio normale estus eraro.
Se la alia objekto aperas ene de la ke-frazo, ĝi estas objekto de la ke-fraza ĉefverbo, ekz.: Mi vidis, ke ili manĝas fiŝon. La tuta ke-frazo estas objekto de vidis. Fiŝon estas objekto de manĝas.
Se la alia objekto ne troviĝas en la ke-frazo, la klarigo povas esti, ke la ke-frazo ne vere estas objekto, sed ekz. komplemento. Alternative povas esti, ke la alia objekto fakte ne estas objekto, sed N-komplemento.