PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

N — bazaj reguloj

La finaĵo N povas almetiĝi post diversspecaj vortoj.

  • post O-vortoj: domo domon, hundo hundon, virino virinon, seĝoj seĝojn, vidoj vidojn
  • post A-vortoj: ruĝa ruĝan, granda grandan, virina virinan, verdaj verdajn, knabaj knabajn
  • post personaj pronomoj: mi min, ĝi ĝin, ili ilin, oni onin
  • post tabelvortoj je U, O, A kaj E: kiu kiun, iu iun, ĉiuj ĉiujn, kio kion, ĉio ĉion, ia ian, nenia nenian, tiaj tiajn, tie tien, ie ien
  • post lokaj E-vortoj: urbe urben, strande stranden (E-vortoj sen loka signifo ne povas ricevi N-finaĵon)

Legu ankaŭ pri N-finaĵo ĉe ne-Esperantigitaj nomoj.

La finaĵo N staras ĉiam post eventuala J-finaĵo: domojn, hundojn, virinojn, ruĝajn, grandajn, virinajn, kiujn, kiajn.

Se O-vorto havas la finaĵon N, tiam ankaŭ ĉiuj A-vortoj kaj tabelvortoj je U kaj A, kiuj estas rektaj priskriboj de tiu O-vorto, havu la finaĵon N:

  • grandan domon
  • domon ruĝan
  • tiun domon
  • tiajn domojn
  • tiun domon grandan
  • tian malgrandan domon antikvan
  • la malgrandajn domojn
  • domojn sen ĉiu ajn dubo tre antikvajn

Perverba priskribo de O-vorto tamen ne havu N-finaĵon: Mi refarbis la flavajn seĝojn blankaj.

Signifo «

N-finaĵo povas montri:

Kiam frazparto kun N-finaĵo (N-frazparto) montras ion alian ol objekto, ĝi rolas kiel komplemento (N-komplemento) aŭ kiel priskribo (N-priskribo). Tradicie oni diras, ke la N-finaĵo de N-komplemento aŭ de N-priskribo estas anstataŭaĵo de ia rolvorteto. Ofte oni ja povas alternative uzi rolvorteton.

Se oni pasivigas frazon, la objekto fariĝas subjekto. N-komplementoj kaj N-priskriboj tamen ne estas objektoj, kaj ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo.

N kune kun rolvorteto «

N-finaĵo povas kunlabori kun loka rolvorteto. Tiam N montras direkton.

Foje N-finaĵo kunlaboras kun la rolvortetoj anstataŭ kaj krom. Tiam N montras objekton.

Rolvortaĵoj kun N-finaĵo «

Ofte N-finaĵo kunlaboras kun E-vorto en rolvortaĵo: responde vian leteron, rilate tion.