Ene de frazo povas troviĝi alia frazo, kiu rolas en la ĉeffrazo kiel frazparto. Tian malĉefan frazon oni nomas subfrazo. Subfrazoj plej ofte ne havas rolmontrilon. Por demonstri la rolon de subfrazo en la ĉeffrazo oni ofte povas en klarigo anstataŭigi la subfrazon per vorto, kiu povas havi rolmontrilon, ekz. tio aŭ alian tabelvorton.
En la plej simpla okazo subfrazo staras fine de ĉefa frazo:
Li diris, ke li estas malsata. → Li diris tion. La ke-frazo rolas kiel objekto en la ĉeffrazo.
Li demandis, ĉu mi amas lin. → Li demandis tion.
Petro demandis, kial la preparoj daŭras tiel longe. → Petro demandis tion.
Mi legis libron, kiun tradukis Zamenhof. → Mi legis libron tian. La kiu-frazo estas rekta priskribo de la vorto libron.
Mi kuniros, se vi promesas helpi min. → Mi kuniros tiukondiĉe. La se-frazo estas kondiĉa komplemento.
Mi manĝis la panon, kvankam ĝi estis malnova. → Mi manĝis la panon malgraŭ ĝia malnoveco. La kvankam-frazo estas komplemento, kiu montras nesufiĉan malhelpaĵon.
Subfrazo povas ankaŭ stari komence de ĉefa frazo:
Ke la tero estas ronda, neniu povas plu pridubi. → Tion neniu povas plu pridubi.
Ĉu vi estas malsata, mi demandis al ŝi. → Tion mi demandis al ŝi.
Kiam li venis, mi jam foriris. → Tiam mi jam foriris. La kiam-frazo estas tempa komplemento.
Se Zamenhof skribis tiel, tio certe estas korekta. → Tiuokaze tio certe estas korekta.
Ofte subfrazo staras ene de ĉefa frazo. La ĉefa frazo pludaŭras post la fino de la subfrazo:
La fakto, ke la tero estas ronda, ankoraŭ ne estas akceptita de ĉiuj. La ke-frazo estas identiga priskribo de la vorto fakto.
Via argumento, kiun mi ne akceptas, estas tamen lerte elpensita.
Mi konsentas, se vi tenos viajn promesojn, kuniri al la festo.
La demando, kiel la universo estiĝis, ne estas ankoraŭ kontentige respondita.
Ofte subfrazo eĉ estas disigita:
Kion vi aŭdis, ke oni diras? La demandvorto kion apartenas al la subfrazo. Ĝi estas objekto de diras (komparu: vi aŭdis, ke oni diras tion). Legu pli pri tia antaŭmetado de frazparto.
Ofte subfrazo enhavas alian subfrazon, kiu rolas kiel frazparto en la unua subfrazo:
Mi sciis, ke li ne faros, kion li promesis. La frazo kion li promesis estas subfrazo de la ke-frazo.
Oni ofte faras frazojn kun pluraj niveloj de subfrazoj. La strukturo povas esti surprize komplika, ankaŭ en kutimaj frazoj.
Li diris, ke li jam faris tion, kion mi petis, ke li faru, kiam li revenos. «
Tiu sufiĉe ordinara frazo havas la jenan surprize komplikan strukturon:
La unua subfrazo estas: ...ke li jam faris tion... Ĝi estas subfrazo de la ĉeffrazo.
La dua subfrazo estas: ...mi petis... Ĝi estas subfrazo de la unua subfrazo. La duan subfrazon enkondukas la la vorto kion, kiu vere apartenas al la tria subfrazo.
La tria subfrazo estas disigita: ...kion ...ke li faru... (≈ ...ke li faru tion...). Ĝi estas subfrazo de la dua subfrazo.
La kvara subfrazo estas: ...kiam li revenos. Ĝi estas subfrazo de la tria subfrazo.
Subfrazo normale komenciĝas per ia enkonduka vorteto: