En nerekta parolo personaj kaj posedaj pronomoj ofte devas ŝanĝiĝi, se la parolanto aŭ la alparolato ŝanĝiĝis:
Foje ni inkluzivas la alparolaton, foje ne. Ofte la kunteksto montras la ĝustan signifon, sed je bezono oni uzu pli klaran esprimon:
Karlo diras al Petro pri si mem, Petro kaj Eva: Ĉu ni iru al la urbo? Ni inkluzivas la alparolaton, kiu estas Petro.
Petro redemandas al Karlo: Ĉu vi demandis, ĉu ni iru al la urbo? Ni restas kaj ankoraŭ inkluzivas la alparolaton, sed nun la alparolato estas Karlo.
Petro rerakontas al Elizabeto: Li demandis, ĉu ni iru al la urbo. Ni ankoraŭ restas, sed ne plu inkluzivas la alparolaton, kiu nun estas Elizabeto. Por klareco Petro povus anstataŭe diri ekz.: Li demandis, ĉu mi, li kaj ŝi iru al la urbo.
Karlo diras al Petro kaj Eva: Venu kun mi al kinejo.
Petro rerakontas al Eva kaj Elizabeto: Li proponis, ke ni venu kun li al kinejo. La antaŭe subkomprenata vi fariĝis ni. Ni inkluzivas unu el la alparolatoj, Evan, sed ne la alian, Elizabeton. Plia klareco eblas per ekz.: Li proponis al mi kaj Eva, ke ni venu kun li al kinejo.
Noto: En PAG, §234, oni skribis, ke oni ĉiam devas ŝanĝi ĉiujn pronomojn de la unua kaj dua personoj, mi, ni, vi, en la trian personon, li, ŝi, ĝi, ili. Tio ne estas vera. Foje estus erarego tiel ŝanĝi. Foje oni eĉ devas ŝanĝi en la kontraŭa direkto. Vidu la diversajn ekzemplojn ĉi tie.