En Esperanto la ĉefa regulo de vortordo estas komprenebleco. Oni metu la vortojn en tia ordo, ke la senco estas klara. La diversaj finaĵoj, precipe N, ebligas grandan liberecon, sed la libereco ne estas absoluta. En tiu ĉi paragrafo temos ĉefe pri la ordo de frazpartoj:
Multaj E-vortecaj vortetoj staru normale por klareco ĝuste antaŭ tio, al kio ili rilatas, ekz. ankaŭ, eĉ, tre, nur. Ankaŭ ne staru antaŭ tio, kion ĝi neas.
Rolvorteto staru ĉiam antaŭ tio, kies rolon ĝi montras.
Kunliga vorteto (kaj, aŭ, sed k.a.) staru antaŭ tio, kion ĝi ligas al io. Kiam kunliga vorteto ligas tutan frazon al alia frazo, ĝi staru antaŭ la tuta ligata frazo.
Ajn staru tuj post tiu tabelvorto, kiun ĝi nuancas.
Legu ankaŭ pri la ordo de rektaj priskriboj de O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj.