PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Rilata kies

Kies = "de kiu". De havas tamen multajn diversajn signifojn. Kies havas nur tri el tiuj signifoj: posedo/aparteno, objekto kaj subjekto. Se temas pri iu alia el la signifoj, kiujn havas de, oni devas uzi de kiu.

Poseda kies «

Rilata kies plej ofte montras posedon aŭ apartenon:

  • Jen venas la verkisto, kies librojn ĉiuj legas. = Jen venas verkisto. + Ĉiuj legas la librojn de tiu verkisto. La libroj apartenas al tiu verkisto (ĉar li verkis ilin).

  • La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta.[M.7] = La ĉambro estis sufiĉe vasta. + La pordisto malfermis la pordon de la ĉambro.

Objekta kies «

Rilata kies povas montri la sencan objekton de aga O-vorto:

  • Ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi.[OV.102] = Ĝi estas ia ennovaĵo. + Oni devas konsiliĝi pri la akceptado aŭ neakceptado de tiu ennovaĵo. La priskribo de tiu ennovaĵo montras la sencan objekton de neakceptado: Oni devas konsiliĝi, ĉu oni akceptu aŭ ne akceptu tiun ennovaĵon.

Subjekta kies «

Rilata kies povas montri la sencan subjekton de aga O-vorto:

  • La serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon.[H.33] = La serpento nun portas lian kronon. + Via patro mortis de la mordo de la serpento. De la serpento montras la sencan subjekton de mordo: Via parto mortis, ĉar la serpento mordis lin.

Eraraj uzoj de kies «

En iuj lingvoj ekzistas vorto, kiu similas al kies, sed havas pli da signifoj. La Esperanta kies povas nur signifi de kiu, kaj nur kiam temas pri posedo/aparteno, senca objekto aŭ senca subjekto. Kies ne povas signifi el kiu, al kiu, pri kiu aŭ simile.

Por kontroli, ĉu rilata kies estas ĝusta, oni memstarigu la subfrazon. Se oni tiam uzus de, kaj se de montras posedon/apartenon, objekton aŭ subjekton, tiam oni povas uzi kies en la subfrazo:

  • La asocio, kies unu el la delegitoj li estas, nomiĝas UEA. Se oni memstarigas la subfrazon, ĝi fariĝas: Li estas unu el la delegitoj de la asocio. De montras apartenon. Kies estas do korekta.

Kies ne signifas el kiu «

El povas interalie montri elekton, apartigon aŭ distingon de unu aŭ pluraj individuo(j) el grupo de individuoj: El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.[FE.12] Tio iom similas al apartena de, sed ankaŭ tiam ne eblas uzi kies. Oni devas uzi el kiuj:

  • Venis grupo de junuloj, el kiuj du estis miaj filoj. Ne eblas: *...junuloj, kies du estis miaj filoj.* Memstarigita frazo estas: Du el la junuloj estis miaj filoj. Temas pri apartigo de individuoj el grupo. Oni devas diri el la junuloj, ne de la junuloj. Tial kies ne eblas.

  • La reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua.[Er.1] Ne eblas diri: *...akuŝistinoj, kies unu estis nomata...* Memstara frazo: Unu el la Hebreaj akuŝistinoj estis nomata Ŝifra...

Foje el montras apartigon de parto de amaso. Ankaŭ tiam oni ne povas uzi kies:

  • La vino, el kiu mi trinkis nur iomete, estas tro acida. Ne eblas: *La vino, kies mi trinkis...*. Sed oni ja povas diri ...de kiu mi trinkis... De montras tiam formovon, ne apartenon.

Kies ne signifas al kiu «

Rilate al la verbo aparteni oni ne povas uzi kies, sed devas uzi al kiu:

  • Nia asocio, al kiu ne apartenas tiuj personoj, ne havas ian ajn respondecon pri iliaj agoj. Ne eblas: *Nia asocio, kies ne apartenas...* La memstara frazo estas: Tiuj personoj ne apartenas al nia asocio. Oni neniam diras *aparteni de*. Ne eblas do uzi kies.