PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Rilata kio

Rilata kio reprezentas alian tabelvorton je O «

Rilata kio povas esti uzata kiel frazenkondukilo simile al rilata kiu. Oni uzas rilatan kio anstataŭ rilata kiu, se la subfrazo priskribas tabelvorton je O:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu obeata. = Mi volas, ke tio estu obeata. + Mi diris tion.

  • Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.[M.36]

  • La juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn.[M.188]

  • Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis.[FA1.150]

Ofte la priskribata tabelvorto estas subkomprenata:

  • Redonu, kion vi prenis. = Redonu tion, kion vi prenis.

  • Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la ĉambron.[M.182] = ...ne havos ion, per kio mi povus hejti la ĉambron.

Kvazaŭ subkomprenata io «

Oni uzas rilatan kio anstataŭ kiu, se la subfrazo priskribas O-vortecan A-vorton kun tre ĝenerala signifo. Oni povus diri, ke la vorto io estas subkomprenata post la A-vorto. Sed efektive oni neniam uzas tian plenan esprimon kun io:

  • La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon internacian.[L1.321] (≈ *La sola io, kion mi deziras...*)

  • La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson.[FA3.89]

  • Okazis la plej bona, kion oni povus imagi.

  • La juna grafino en la kaleŝo diris, ke la pomarbo estas la plej ĉarma, kion oni povas vidi, ke ĝi estas la printempo mem en sia plej bela prezentiĝo.[FA3.18] Ŝi opiniis, ke la pomarbo estas la plej ĉarma vidaĵo entute ebla. Se ŝi nur volus diri, ke ĝi estas la plej ĉarma arbo el ĉiuj arboj, tiam ŝi dirus: ...la plej ĉarma (arbo), kiun oni povas vidi...

Se oni ja enmetas O-vorton, ekz. afero, oni devas ĉiam uzi rilatan kiu: La sola afero, kiun mi deziras... La unua afero, kiu okazis... Okazis la plej bona afero, kiun oni povus imagi.

Se la signifo de O-vorteca A-vorto estas malpli abstrakta, kaj oni subkomprenas ian veran O-vorton, tiam oni uzu kiu. Vidu ankaŭ la ĉi-antaŭan ekzemplon pri pomarbo:

  • Vi ne estas la unua [persono], kiu parolas al mi en tia maniero.[M.34]

  • Ĉiu estis ravata de la nova kaj bela [afero], kiun ŝi vidis.[FA1.54]

Priskribo de tuta frazo «

Oni uzas rilatan kio anstataŭ kiu ankaŭ por priskribi tutan frazon. Tiam kio reprezentas la ideon de la tuta priskribata frazo:

  • Li [...] donadis multe da mono al la malriĉuloj, kio estis tre laŭdinda.[FA1.4] = Li donadis multe da mono al la malriĉuloj. + Tio estis tre laŭdinda. Kio reprezentas la tutan frazon: Li donadis multe da mono al la malriĉuloj.

  • Ŝi havas ŝatokupon, kio estas bona. = Estas bone, ke ŝi havas ŝatokupon. Komparu kun: Ŝi havas ŝatokupon, kiu estas bona. = Ŝi havas bonan ŝatokupon.

  • La filmo estis tute teda, pro kio li foriris jam antaŭ la fino. = Ĉar la filmo estis tute teda, li foriris... Oni teorie povus uzi kial anstataŭ pro kio en tiaj ĉi frazoj, sed kial estas ege malofte uzata kiel rilata vorto.

Foje rilata kio ne reprezentas ĝuste la priskribatan frazon, sed ian alian frazan aŭ frazecan ideon:

  • Oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero.[FA3.58] Ĉi tie kio ne reprezentas la ideon oni proponis al li oficon de kuriero, sed la ideon ke li havus oficon de kuriero, aŭ havi oficon de kuriero.

Iafoje oni povus anstataŭ rilata kio uzi kiu + ĝeneralsignifan O-vorton (ekz. aferookazo) por reprezenti tutan frazon. Tio tamen okazas tre malofte: Eble ili ne venos, por kiu okazo ni devas esti preparitaj. = Eble ili ne venos, por kio ni devas esti preparitaj.

Rilata kio-frazo, kiuj priskribas tutan ĉeffrazon, estas principe plurakonta. Oni povas same bone uzi memstaran ĉeffrazon anstataŭ la subfrazo: Li donadis multe da mono al la malriĉuloj. Tio estis tre laŭdinda.Ŝi havas ŝatokupon. Tio estas bona.Eble ili ne venos. Por tiu okazo ni devas esti preparitaj.

Iafoje plurakonta kio-frazo estas enmetita kiel komentofrazo ene de frazo aŭ antaŭ tiu frazo, kiun ĝi priskribas:

  • La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj loĝantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn.[FA1.82] Kio reprezentas la ke-frazon ke multaj maldikaj..., sed la kio-frazo estas enmetita en la ke-frazon tuj post ke. Tia ĉi frazkonstruo eble ne estas rekomendinda, ĉar efektive iom malfacile komprenebla.

  • En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj surteraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura — virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj.[FA1.60] Kio reprezentas la frazan ideon: Ili tenis en la brakoj virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. Tio ŝajnis al ŝi la plej terura.