PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Verboj

Vorto kun iu el la finaĵoj I, AS, IS, OS, US aŭ U estas verbo. Verbo montras faradon de ago aŭ estadon en stato.

  • Verboj kun AS, IS, OS, US aŭ U rolas kiel ĉefverboj de frazo.

  • Verboj kun I-finaĵo (I-verboj) ne rolas kiel ĉefverbo, sed havas diversajn aliajn rolojn en frazoj. I-verbo estas tradicie rigardata kiel la baza formo de verbo. Tial verboj aperas en I-formo en vortaroj.

La diversaj verbfinaĵoj prezentas agojn en kvar malsamaj manieroj — en kvar modoj. En la reala modo, oni faras distingon inter tri tempoj (AS, IS, OS). La aliaj modoj ne montras tempon:

Legu ankaŭ pri vortfarado per verbaj finaĵoj, pri verboj kaj frazroloj, kaj pri kelkaj gravaj verboj.