U-formo montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aŭ celata. U-formo ne montras la tempon de la ago. Tia ago tamen kutime troviĝas en la estonteco:
Sidu sur seĝo! Ordono aŭ peto.
Estu viro! Ordono aŭ peto.
Ludoviko, donu al mi panon.[FE.8]
Diru al mi vian nomon.[FE.18]
Ne rigardu min tiel rigide![FA1.2]
Ni legu la unuan ĉapitron. Esprimo de deziro.
Ĉu ni iru al la dancejo? Demando pri volo. La efektiva senco de tia frazo tamen plej ofte estas ĝentila propono. Komparu kun ĝentilaj petoj ĉi-poste.
La normala subjekto de U-verbo estas vi. Tial oni normale forlasas vi (subkomprenas ĝin): Venu tuj! = Vi venu tuj! Sed tia forlaso eblas nur en ĉeffrazo, ne en subfrazo.
U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la ĉeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.:
Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.
Li petas, ke mi estu atenta.[FE.26]
Estas necese, ke ni nun unu fojon por ĉiam faru finon al tiu ĉi stato.[L2.112]
Legu pli detale pri verboformoj en ke-frazoj.
Por esprimi pli ĝentile sian volon oni uzu la vorton bonvolu plus I-verbon. Oni ankaŭ povas aldoni alian ĝentilan esprimon kiel mi petas, aŭ simile:
Bonvolu sidi ĉi tie! = Sidu ĉi tie, mi petas!
Bonvolu fermi tiun ĉi fenestron! = Fermu la fenestron, mi petas!
Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.
Noto: Kelkaj uzas anstataŭe bonvole ...U, ekz.: Bonvole sidu ĉi tie! Tio estas sufiĉe logika alternativo, sed ĝi ne estas kutima, nek tradicia. Prefere oni restu ĉe la normala bonvolu... I.