Verboj faritaj per la sufikso IĜ estas ĉiam senobjektaj.
Ordinaraj IĜ-verboj montras transiron al nova stato. La radiko(j) antaŭ IĜ montras la rezulton, la novan staton. La subjekto de ordinara IĜ-verbo estas tiu, kiu eniras en novan staton. Eventuala kaŭzanto de la transiro normale ne aperas en la frazo. Ĉe IĜ-verboj kaŭzanto ne estas interesa.
La subjekto estas tiu, kiu fariĝas malpura: En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis.[FE.39] Ili malpuriĝis per siaj faroj.[Ps.106]
La subjekto estas tio, kio fariĝas glacio aŭ glacia: Fariĝis vintro, kaj la akvoj glaciiĝis.[FA3.62] Ĉi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciiĝas en bulojn.[FA1.133]
La subjekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.[FE.39] Ĉu vi volas edziniĝi kun mi?
La subjekto estas tiu, kiu transiras en sidan pozicion. Ofte oni subkomprenas, ke tiu mem kaŭzis la eksidon (= sidigis sin, eksidis), sed la IĜ-verbo principe nenion diras pri eventuala kaŭzanto: Ŝi fale sidiĝis sur ĝi [la ŝtuparo].[M.141] Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro![FE.39] Li sidiĝis rajde sur la kapro.[FA3.96]
En IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj ne temas pri ekesto de rezulto aŭ ŝanĝo de stato, sed pri ago, kiu okazas per si mem. Se ĉeestas statoŝanĝa signifo, tiu signifo estas jam en la origina verbo.
La ago de tia ĉi IĜ-verbo estas ago, kiu sen IĜ havas kaŭzanton kiel subjekton. Kun IĜ la kaŭzanto malaperas. Aŭ ne ekzistas kaŭzanto, aŭ oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto.
Ĉe IĜ-verbo farita el objekta verbo la subjekto estas la objekto de la origina verbo. Ĉe tiaj ĉi verboj IĜ do servas por renversi la frazrolojn. Tio similas al pasivo. Ĉe vera pasivo tamen kaŭzanto nepre ekzistas, kvankam oni eble ne mencias ĝin.
La subjekto estas tio, kio fariĝas komplete difektita aŭ malkonstruita. Ĉu iu detruis ĝin, ĉu ĝi fariĝis tia per si mem, tion la IĜ-verbo ne montras: Se mi volus ankoraŭ esti mem leĝdonanto en la lingvo [...], tiam la afero baldaŭ tute detruiĝus.[OV.59] Tiu ĉi domo detruiĝis dum la milito. Ĉiuj miaj planoj disfalis kaj detruiĝis. La origina verbo detrui signifas "kaŭzi kompletan difekton aŭ malkonstruon": La milito detruis la domojn.
La subjekto estas io, kio moviĝas turniĝante ĉirkaŭ si mem, aŭ veturilo, kiu moviĝas, ĉar ĝiaj radoj turniĝas: La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron.[FA4.185] La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.[M.212] La kaleŝo ekruliĝis for.[BV.28] Ruli signifas "movi ion per turnado de ĝi aŭ ĝiaj radoj": Rulu nun al mi grandan ŝtonon.[Sm1.14] La vendisto rulis sian ĉaron laŭ la strato.
La subjekto estas tio, kio estas en ia loko aŭ kio simple ekzistas: En la ĉambro troviĝis spegulo tiel granda kiel pordo.[FA3.59] Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta.[M.105] En ĉiu objekto troviĝas difekto.[PE.491] Trovi signifas "ekvidi, renkonti ion, kion oni eble serĉis": Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? Antaŭe oni uzis trovi sin anstataŭ troviĝi: Super la tero sin trovas aero.[FE.26] Tio estas nun malofta.
La subjekto estas tio, pri kies unua parto temas: Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena milito.[Rt.46] La nomoj de la leporo kaj de la limako ambaŭ komenciĝas per "L".[FA4.64] Komenci signifas "kaŭzi komencon, fari la unuan parton de io": La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon.[FA3.127] Ŝi komencis paroli.[M.122]
La subjekto estas tio, kio ne restas en la sama loko: Amasoj da pasantoj moviĝis sur la trotuaroj.[M.115] La balancilo moviĝas.[FA2.59] Movi signifas "kaŭzi, ke io ne restu en sia loko": Ŝi movadis siajn ĉarmajn membrojn.[FA1.137] La maljuna saliko movis siajn branĉojn en la vento.[FA2.21] Oni povas ankaŭ uzi movi sin, kiam io konscie kaŭzas, ke ĝi mem ŝanĝu lokon: Li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko. Sed movi sin estas uzata ankaŭ por nekonscia moviĝado: Ĉiuj flagoj sin movadis en la aero.[FA1.65] Nuntempe oni uzas tamen pli ofte moviĝi en tiaj okazoj.
Pri iuj IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj oni hezitas, kiel uzi ilin.
La subjekto estus normale la objekto de scii: La novaĵo rapide sciiĝis en la tuta urbo. Plej ofte tamen sciiĝi estas uzata en la signifo "ekscii" (komparu kun sidiĝi = "eksidi"). La subjekto restas la sama kiel por scii dum la origina objekto fariĝas pri-komplemento: Mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj.[Rz.6]
En la komenca tempo Zamenhof eĉ uzis verbojn kiel sciiĝi kun objekto: Tion ĉi neniu devas sciiĝi![FA1.69] Nuntempe ĉiuj IĜ-verboj estas nepre senobjektaj, kaj oni diras: Pri tio ĉi neniu devas sciiĝi!