IĜ = "transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago". Komparu kun IG. Tio, kio staras antaŭ IĜ, ĉiam montras la rezulton de la transiro. IĜ aperas plej ofte kun verba finaĵo. La subjekto de la verbo estas tio, kio estas ŝanĝata. IĜ-verbo ne povas havi objekton. Legu ankaŭ pri frazroloj ĉe IĜ-verboj.
Oni povas fari IĜ-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IĜ-verbo signifas, ke la subjekto ricevas tian econ:
pala → paliĝi = fariĝi pala
akra → akriĝi = fariĝi akra
longa → longiĝi = fariĝi longa
pli longa → plilongiĝi = fariĝi pli longa
Oni povas fari IĜ-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Estas granda diferenco inter IĜ-verbo farita el senobjekta verbo, kaj IĜ-verbo el objekta verbo.
IĜ-verbo farita el senobjekta verbo montras transiron al la koncerna ago. IĜ ĉe tia verbo estas do preskaŭ egala al la prefikso EK. Foje tiaj ĉi IĜ-verboj montras la nuancon, ke la ago okazas per si mem, aŭ ke la ago okazas senvole:
sidi → sidiĝi = komenci sidi, eksidi
esti → estiĝi = komenci esti, ekesti
morti → mortiĝi = fariĝi morta (senvole)
Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el objekta verbo. En tia IĜ-verbo IĜ ne montras transiran signifon. IĜ tie nur servas por fari la verbon senobjekta, por ŝanĝi la frazrolojn. Se IĜ-verbo el objekta verbo ja havas transiran signifon, tiu transira signifo troviĝas jam en la origina objekta verbo. La subjekto de IĜ-verbo farita el objekta verbo estas la objekto de la simpla verbo:
malfermi → malfermiĝi = iĝi malfermita, esti malfermata (per si mem)
turni → turniĝi = iĝi turnita, esti turnata (per si mem)
vendi → vendiĝi = iĝi vendita, esti vendata (per si mem)
kolekti → kolektiĝi = iĝi kolektita, kuniĝi, esti kolektata (per si mem)
ruli → ruliĝi = moviĝi per rulado, esti rulata (per si mem)
detrui = kaŭzi, ke io fariĝas malkonstruita aŭ finita → detruiĝi = fariĝi detruita, esti detruata (per si mem)
IĜ-verbo farita el objekta verbo ofte similas al pasiva verbo. La diferenco estas, ke IĜ-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, aŭ ke oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto de la ago:
Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la agon, kiu plenumiĝis kun rezulto (pro la IT-formo). Ja ekzistas aganto aŭ kaŭzanto, sed oni ne mencias ŝin. Oni povus aldoni la patrinon en la formo de de-komplemento: Ŝi estas naskita de saĝulino.
Li naskiĝis en Januaro. Li fariĝis naskita. Pli da atento al la naskato, la infano, ol al la naskanto, la patrino, kiu apenaŭ povas aperi en tia ĉi frazo.
Li estas nomata Petro. Normala pasiva frazo. ≈ Oni nomas lin Petro.
Li nomiĝas Petro. Petro estas lia nomo, sendepende de tio, ĉu homoj uzas la nomon aŭ ne.
Tiu libro estas legata de multaj homoj. Normala pasivo. ≈ Multaj homoj legas tiun libron.
Tiu libro legiĝas facile. Efektivaj legantoj ne gravas. ≈ Tiu libro estas facile legebla.
En multaj lingvoj oni uzas unu saman verbon por komenci kaj komenciĝi, kaj unu saman por fini kaj finiĝi. En Esperanto oni devas distingi:
komenci = kaŭzi komencon. Komenci estas uzata kun ordinara objekto aŭ kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies komenco temas. La subjekto de komenci plej ofte estas persono:
komenciĝi = eniri en komencan fazon (per si mem). La subjekto de komenciĝi estas tio, pri kies komenco temas. Tio preskaŭ ĉiam estas okazaĵo:
fini = kaŭzi finon. Fini estas uzata kun ordinara objekto aŭ kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies fino temas. La subjekto de fini estas preskaŭ ĉiam persono:
finiĝi = eniri en finan fazon, atingi sian finon (per si mem). La subjekto de finiĝi estas tio, pri kies fino temas. Tio preskaŭ ĉiam estas okazaĵo:
Ne diru do: *La leciono finis.* *Kiam komencos la koncerto?* Se oni aŭdas tian frazon, oni volas scii, kion la leciono finis, kaj kion la koncerto komencos. Diru: La leciono finiĝis. Kiam komenciĝos la koncerto? Temas ja pri okazaĵoj, kaj okazaĵoj normale komenciĝas kaj finiĝas.
Iafoje tamen okazaĵo povas kaŭzi, ke alia afero komenciĝas aŭ finiĝas: La unua mondmilito komencis novan epokon en la homa historio. La subjekto ja estas okazaĵo, sed temas pri la komenco de la objekto, pri la komenco de nova epoko.
Legu ankaŭ pri komenci, fini, daŭrigi kaj ĉesi, kaj pri detrui/detruiĝi, ruli/ruliĝi, trovi/troviĝi, movi/moviĝi.
Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto. Tia IĜ-verbo povas signifi, ke la subjekto fariĝas ĝuste tio, kion la radiko montras, aŭ ke ĝi fariĝas simila al la radiko, aŭ ke okazas al ĝi ia ago karakterizata de la radiko:
edzino → edziniĝi = fariĝi ies edzino
tago → tagiĝi = fariĝi tago
pinto → pinta → pintiĝi = fariĝi pinta, ekhavi (akran) pinton
flamo → flami → flamiĝi = komenci flami
Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el frazeto kun rolvorteto. La preciza signifo dependas de la rolvorteto. Se ekz. la rolvorteto estas loka aŭ mova, IĜ signifas "moviĝi, iri, translokiĝi":
en domo → endomiĝi = veni en domon
al bordo → albordiĝi = veni al bordo
sen vesto → senvestiĝi = fariĝi nuda, forpreni sian veston
sen fortoj → senfortiĝi = perdi siajn fortojn
en (la) lito → enlitiĝi = kuŝiĝi en (la) lito; el (la) lito → ellitiĝi = leviĝi el (la) lito
Oni povas ankaŭ fari IĜ-verbon el vorteto aŭ el afikso:
al → aliĝi = aldoniĝi, aniĝi, anigi sin, anonci sian partoprenon
sen → seniĝi = fariĝi sena je io, liberiĝi de io
kun → kuniĝi = fariĝi kuna, kolektiĝi, amasiĝi
AR → ariĝi = fariĝi aro, kuniĝi are
IĜ kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akriĝo = "la ago akriĝi", akriĝa = "rilata al la ago akriĝi, akriĝanta", sidiĝo = "la ago sidiĝi", sidiĝe = "rilate al la ago sidiĝi, sidiĝante", edziĝo = "la ago edziĝi", edziĝa = "rilata al la ago edziĝi", unuiĝo = "la ago unuiĝi".
Iafoje IĜ-vorto kun O-finaĵo ankaŭ povas montri rezulton de transira ago: Unuiĝo Franca por Esperanto (nomo de asocio) / Post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo prezentas distraĵon.[M.210] Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj.[Gn.1]