Plej multaj verboj devas havi subjekton, sed multaj el ili ne povas havi objekton. Ili estas senobjektaj verboj. Kelkaj tiaj verboj povas tamen foje havi objekton, kiu pliklarigas la agon.
La subjekto estas tiu, kiu perdas sian vivon: En la domo de la malgranda Niko mortis lia maljuna avino.[FA1.12] Ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo de Dio malleviĝas sur la teron.[FA2.21]
La subjekto estas ago aŭ simila afero. Objekto ne povas aperi: En Kjöge ĉiujare okazadis tre vizitata foiro.[FA3.56] Kio okazis? Okazis io grava. Tio, kio spertas la okazaĵon povas aperi kiel al-komplemento: La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi.[FE.17]
La subjekto estas tiu, kiu sentas ĝojon, do normale persono. Krome ĝoji havas ofte pri-komplementon aŭ pro-komplementon, kiu montras la temon aŭ la kaŭzon de la ĝojo: Mi tre ĝojas pri via feliĉo![FA2.137] Naskinto de saĝulo ĝojos pro li.[SS.23]
La subjekto estas normale homo aŭ besto, kiu estas senkonscia en dormo: Ili jam dormas en siaj litoj. Okaze la speco de dormo povas aperi kiel objekto: Ŝi dormas profundan dormon.
La subjekto estas tiu, kiu sin movas dance: La gejunuloj kune dancis ĝis malfrua nokto. / En la aero dancis sennombraj kuloj.[FA4.44] Okaze la dancospeco povas aperi kiel objekto: Mi dancis valson kun li. / La maristoj dancis gajajn dancojn sur la ferdeko.[FA1.66]