PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

MAL

MAL = "la rekte kontraŭa ideo". MAL estas uzebla nur ĉe vortoj, por kiuj ekzistas rekta kontraŭo. MAL ŝanĝas la signifon de tia vorto al la rekta kontraŭo.

Ecaj vortoj «

MAL estas plej ofte uzata ĉe vortoj kun eca, kvalita, aŭ grada signifo:

  • bona malbona
  • granda malgranda
  • feliĉa malfeliĉa
  • proksima malproksima
  • riĉa malriĉa
  • agrabla malagrabla
  • sana malsana
  • frua malfrua
  • laborema mallaborema
  • moralo morala malmorala = kontraŭa al la moralo
  • graso grasa malgrasa = havanta malmulte da graso
  • pli malpli
  • plej malplej
  • tro maltro

Atentu pri la elparolo de vortoj kiel malpli, malplej kaj maltro. Ili havu akcenton je la antaŭlasta vokalo: mAlpli, mAlplej, mAltro. Legu pli pri la elparolado de MAL-vortoj.

Agaj vortoj «

MAL estas uzebla ankaŭ ĉe agaj, poziciaj, direktaj kaj aliaj abstraktaj vortoj:

  • fermi malfermi
  • helpi malhelpi
  • ami malami
  • ŝlosi malŝlosi
  • laŭdi mallaŭdi
  • sukcesi malsukcesi
  • ŝtopi malŝtopi
  • aliĝi malaliĝi
  • kodo kodi malkodi = deĉifri koditan tekston
  • antaŭ malantaŭ
  • supre malsupre
  • dekstro maldekstro
  • antaŭo malantaŭo
  • antaŭen malantaŭen
  • simetrio malsimetrio
  • konkordo malkonkordo
  • ordo malordo

Konkretaj vortoj «

MAL estas uzebla ankaŭ ĉe iaj vortoj kun konkreta signifo, por kiu ekzistas rekta kontraŭo:

  • amiko malamiko
  • lumo mallumo

Diferenco inter MAL kaj ne «

Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de io, dum MAL montras ĉeeston de la kontraŭa ideo. Ofte ambaŭ estas uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Foje estas nur nuanca diferenco. MAL estas foje uzata kiel pli forta ne:

  • laŭdi = diri, kiel bona io estas
  • ne laŭdi = ne diri, kiel bona io estas
  • mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas
  • ne mallaŭdi = ne diri, kiel malbona io estas
  • utila = tia, ke ĝi kreas bonon aŭ profiton
  • neutila = tia, ke ĝi ne kreas bonon aŭ profiton
  • malutila = tia, ke ĝi kreas malbonon aŭ malprofiton
  • ne malutila = tia, ke ĝi ne kreas malbonon aŭ malprofiton
  • afabla = kondutanta kun agrablaj vortoj kaj agoj
  • neafabla = kondutanta sen agrablaj vortoj kaj agoj
  • malafabla = kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj
  • ne malafabla = ne kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj
  • sukcesa = tia, ke ĝi donas kontentigan, bonan rezulton
  • ne sukcesa = tia, ke ĝi donas ne kontentigan, mankohavan rezulton (≈ sensukcesa)
  • malsukcesa = tia, ke ĝi donas malkontentigan, malbonan rezulton
  • ne malsukcesa = tia, ke ĝi ne donas malkontentigan, malbonan rezulton
  • amiko = persono, al kiu oni sentas simpation aŭ amon
  • neamiko = persono, al kiu oni ne sentas ion specialan
  • malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation aŭ malamon

Vidu pli da ekzemploj kun prefikseca ne.

Ĉe iaj agaj vortoj ne montras simple, ke la ago ne okazas, dum MAL esprimas la pli emfazan signifon, ke la ago ne okazas, kvankam ĝi normale devus okazi:

  • dormi maldormi = resti veka, kiam oni normale dormus
  • havi malhavi = ne havi, dum oni sentas, ke oni devus havi

Evitado de MAL «

Ĉe iaj vortoj kun tre speciala signifo oni evitas uzi MAL, kvankam logike tio bone eblus. Oni ekz. malofte aŭdas vortojn kiel malgiganta, malenvii, malŝuldo, malpedanto k.a. Sed iafoje ankaŭ malkutimaj vortoj povas esti dezirataj, se oni volas ĝuste malkutime esprimi sin.

Kaj kiam en la malmaten'
La suno malaŭroras,
Malvek' maliras kun malpen'
Kaj oni maldeĵoras

fragmento el Insulo de Fetiĉuloj de William AULD

Ne ĉiuj maloj havas MAL «

Rekte kontraŭa signifo ne ĉiam esprimiĝas per MAL. Ekzistas multegaj kontraŭaj vortparoj sen tiu prefikso, ekz.: tagonokto, finikomenci, verafalsa, nigrablanka, forgesimemori, troviperdi, pacomilito, pozitivanegativa, nordosudo, orientookcidento, internaekstera, sursub, alde, kunsen, ĉionenio, jesne, plusminus k.t.p.

Alternativoj al MAL-vortoj «

Por multaj MAL-vortoj oni kreis nekunmetitan alternativon. Iuj fariĝis ofte uzataj, dum aliaj aperas precipe en poezio k.s. Ankoraŭ aliaj preskaŭ neniam aperas. Iuj el tiuj MAL-alternativoj ja estas utilaj, kaj meritas plian uzadon, dum aliaj estas tute superfluaj (iafoje eĉ evitendaj). Tio tamen estas afero de persona opinio. Ofte okazas, ke tia MAL-alternativo evoluas for de la MAL-vorto, kaj ricevas specialan signifon. Jen kelkaj ekzemploj de MAL-alternativoj:

  • trista (= malgaja, malĝoja) — ofte uzata
  • kurta (= mallonga) — sufiĉe ofte uzata, precipe en kunmetoj (kurtonda radio)
  • frida (= malvarma) — sufiĉe ofta, precipe en kunmetoj (fridujo, fridvagono)
  • olda (= maljuna) — ne tute malofta
  • liva (= maldekstra) — foje uzata; povas esti tre utila, kiam necesas rapide aŭ ripete doni instrukciojn pri dekstro kaj maldekstro
  • dura (= malmola) — sufiĉe ofta, precipe en teknika lingvaĵo; ricevas ofte iom specialan signifon (dura vivo = "malfacila vivo")
  • lanta (= malrapida) — sufiĉe ofta, almenaŭ en poezio
  • leĝera (= malpeza) — ekhavis specialan signifon por figura malpezeco (leĝera trupo = "facile movebla trupo"), kaj en la signifo "malserioza, senprofunda" (leĝera literaturo, leĝera personeco); por efektiva malpezeco oni uzas nur malpeza
  • turpa (= malbela) — tre malofte uzata
  • minca (= maldika) — tre malofte uzata
  • *dificila*° (= malfacila) — uzata nur de ekstremistoj, kiuj neniam uzas MAL (se oni neniam uzas MAL, estas dubinde, ĉu oni entute parolas Esperanton)

Eĉ se certa alternativa vorto estas efektive bona kaj utila, la responda MAL-vorto ĉiam restas tute bona kaj uzinda. Oni ekz. normale uzu maldekstra. Nur en specialaj okazoj, kiam vere utilas, oni uzu la alternativon liva, sed tiam oni ne hezitu uzi ĝin.

Ordinara radiko «

MAL povas ankaŭ esti ordinara radiko:

  • malo = rekte kontraŭa ideo (la malo de "granda" estas "malgranda")
  • male = tute kontraŭe