PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

AR

AR = "tuto aŭ kolekto de multaj samspecaj aferoj". Tio, kio staras antaŭ AR, ĉiam montras, el kiaj aferoj konsistas la tuto.

AR povas montri ĉiujn en la mondo, aŭ ĉiujn en unu regiono:

  • homo homaro = ĉiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento
  • birdo birdaro = ĉiuj birdoj en la mondo aŭ en unu regiono
  • gazeto gazetaro = ĉiuj gazetoj en unu regiono

AR povas montri tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj:

  • verko verkaro = ĉiuj verkoj de unu aŭtoro
  • estro estraro = elektita grupo de estroj de unu organizo
  • arbo arbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj
  • haro hararo = ĉiuj haroj sur ies kapo
  • tendo tendaro = grupo de tendoj uzata kiel provizora loĝejo
  • ŝafo ŝafaro = ĉiuj ŝafoj de unu posedanto aŭ en unu loko
  • manĝilo manĝilaro = ĉiuj diversaj manĝiloj de unu hejmo/tablo/posedanto
  • meblo meblaro = ĉiuj mebloj de unu ĉambro/apartamento/domo
  • membro membraro = ĉiuj membroj de ekz. klubo
  • altaj montoj altmontaro = masivo aŭ ĉeno de altaj montoj

AR povas montri ion, kio konsistas ĉefe el pluraj samspecaj aferoj, sed ne nur el tio:

  • vorto vortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili
  • kanto kantaro = libro kun kolekto de kantoj
  • horo horaro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala
  • demando demandaro = listo de respondendaj demandoj
  • ŝtupeto ŝtupetaro = grimpilo el du stangoj kun multaj ŝtupetoj (= eskalo)
  • vagono vagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo (= trajno)

Ordinara radiko «

  • aro = grupo, kolekto, grego k.s.
  • arigi = meti en grupon, kolekti
  • ara = grupa
  • granda aro grandare = en granda aro