PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

AN

AN = "membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko" k.s. Komparu kun IST. Tio, kio staras antaŭ AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas:

  • klubo klubano = membro de klubo
  • familio familiano = membro de familio
  • Eŭropo Eŭropano = loĝanto de Eŭropo
  • Francujo Francujano = loĝanto de Francujo
  • vilaĝo vilaĝano = loĝanto de vilaĝo
  • kamparo kamparano = loĝanto de kamparo
  • kongreso kongresano = partoprenanto en kongreso
  • Kristo Kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.
  • Budho Budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.
  • Islamo Islamano = kredanto je Islamo
  • respubliko respublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika
  • ŝipo ŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo
  • civito civitano = plenrajta membro de ŝtato
  • estraro estrarano = membro de estraro
  • UEA UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)
  • alia domo alidomano = loĝanto de alia domo
  • sama lando samlandano = loĝanto de la sama lando
  • sama religio samreligiano = kredanto de la sama religio

Ordinara radiko «

  • ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.
  • aniĝi = fariĝi membro, aliĝi al grupo