PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

ER

ER = "tre malgranda parto de tutaĵo". ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antaŭ ER, ĉiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas:

  • sablo sablero = grajno de sablo
  • neĝo neĝero = flok(et)o el neĝo
  • ĉeno ĉenero = unu kunliga parto (ringo) de ĉeno
  • pluvo pluvero = akvoguto de pluvo
  • mono monero = peco de metala mono (papera monpeco nomiĝas monbiletomonpapero)
  • herbo herbero = unu tigo de herbo
  • fajro fajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto (elektran fajreron oni nomas ankaŭ sparko)
  • kudri kudrero = unu kompleta tratiro per kudrilo kaj fadeno

Ordinara radiko «

  • ero = malgranda (konsistiga) parto
  • ereto = malgrandega ero
  • grandaj eroj grandera = konsistanta el grandaj eroj
  • disaj eroj diseriĝi = dispartiĝi en multajn disajn erojn

ER, PART kaj PEC «

ER montras unu el multaj similaj apenaŭ distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj aŭ individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (≈ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita aŭ deŝirita de tuto, oni uzu PEC: Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.[FE.42] (PEC havas ankaŭ diversajn aliajn signifojn.)