PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

ESTR

ESTR = "persono kiu gvidas kaj decidas, mastro". Komparu kun ĈEF. Tio, kio staras antaŭ ESTR, ĉiam estas la loko, kie la estro decidas, aŭ tio, pri kio la estro decidas:

  • ŝipo ŝipestro = tiu, kiu decidas sur ŝipo
  • banko bankestro = tiu, kiu decidas en banko
  • imperio imperiestro = titolo de gvidanto de imperio
  • provinco provincestro = gvidanto de provinco
  • grupo grupestro = gvidanto de grupo
  • urbo urbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon
  • orkestro orkestrestro = persono, kiu gvidas orkestron
  • lernejo lernejestro = direktisto de lernejo
  • laboro laborestro = persono, kiu gvidas laboron, labormastro
  • cent centestro = oficiro super cento da soldatoj

Ordinara radiko «

  • estro = ĉefo kun decida povo
  • estraro = grupo de personoj, kiuj kune gvidas organizon
  • estrarano = ano de estraro
  • estri = esti estro super io, regi kiel estro
  • subestro = persono, kiu helpas al estro