PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

AŬDIO°

"Elektronika registrado kaj reproduktado de sono". Proponita teknika prefikso: tekniko aŭdiotekniko, kasedo aŭdiokasedo.

Estas pli bone uzi la radikon AŬDI°, per kiu oni povas fari vortojn kiel aŭdio, aŭdia, aŭdi(o)tekniko, aŭdi(o)kasedo. La ligfinaĵo O estas ĉiam superflua, se temas pri la radiko AŬDI. Se temas pri la prefikso AŬDIO, la "o" estas parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvaĵo oni diru simple sontekniko, sonkasedo aŭ simile. Komparu kun VIDEO.