PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

VIDEO

"Elektronika registrado kaj reproduktado de bildoj". Teknika prefikso: tekniko videotekniko, kasedo videokasedo, filmo videofilmo.

Estas pli bone uzi la radikon VIDE°, per kiu oni povas fari ekz.: video, videa, videilo, vide(o)tekniko, vide(o)kasedo, vide(o)bendo, vide(o)magnetofono, vide(o)filmo. La ligfinaĵo O estas ĉiam superflua, se temas pri la radiko VIDE. Se temas pri la prefikso VIDEO, la "o" estas parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvaĵo oni povas ofte uzi VID: vidbendo, vidkasedo. Komparu kun AŬDIO.