PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

BIO

Eksprefikso kun la signifo "vivo" aŭ "vivanta estaĵo": biografio, biologo, biopsio, biotopo.

Vera prefikso «

Iafoje rigardebla kiel vera prefikso en kelkaj modernaj vortoj: kemio biokemio = "kemio de vivantaj estaĵoj", fiziko biofiziko = "biologia fiziko", industrio bioindustrio = "industria bestobredado", maso biomaso = "maso de vivantaj estaĵoj (en unu loko)", diverseco biodiverseco = "diverseco de vivantaj estaĵoj". La preciza signifo de BIO estas foje malklara. Normale temas pri "vivanta estaĵo", sed foje eble pri "vivo", "viva proceso" aŭ eĉ "biologio". Plej multaj BIO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed ekz. biodiverseco klare estas Esperanta kunmeto.