Prefiksa mallongigo de "ekologia" aŭ "laŭekologia" uzata en kelkaj modernaj vortoj: sistemo → ekosistemo = "ekologia sistemo", turismo → ekoturismo = "turismo, kiu ne minacas la naturmedion", katastrofo → ekokatastrofo = "katastrofo en naturmedio". (Bedaŭrinde kun EKO kolizias la nova vorto ekoo° = eĥo.)