PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

HIPER

Eksprefikso en iuj vortoj, kiuj origine iel enhavis la signifon "super, tro" aŭ "trans": hiperbolo, hipermetropa, hipertrofio, Hiperboreo.

Vera prefikso «

Iafoje uzata kiel vera prefikso en sciencaj vortoj kun ia signifo rilata al "super, tro" aŭ "trans": acideco hiperacideco = "tromulteco de acido en stomako", teksto hiperteksto = "teksto, kies partoj estas legeblaj en ia ajn ordo pere de krucreferencoj". Ofte estas preferinde uzi supertro prefiksece (ekz. superacideco, troacideco), sed en iuj vortoj kun speciala signifo HIPER povas esti utila.