PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

EŬRO°

Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj estas (ekster-Esperantaj) kuniĝoj de la vorto Eŭropo kaj iu alia vorto. La "o" normale malaperas antaŭ vokalo: Eŭrovizio = "Eŭropa televizio", Eŭroporto = "nomo de haveno en Roterdamo", Eŭrazio = "Eŭropo kaj Azio".

Vera prefikso «

Mallongigo de "Eŭropo" (aŭ "Eŭropa Unio") iafoje uzata kiel vera prefikso: Eŭrotunelo (tunelo inter Francio kaj Britio), Eŭrokomunismo = "okcident-Eŭropa varianto de komunismo". Se temas pri vera Esperanta prefikso, la "o" ĉiam restas, kaj la posta radiko estas ĉiam kompleta Esperanta radiko. Komparu kun AFRO.

Nun eŭro (kiel memstara vorto) estas nomo de monunuo. Por eviti konfuzon oni do ne plu uzu la prefikson EŬRO kun la signifo "Eŭropo". Oni uzu nur la plenan radikon EŬROP en Esperantaj kunmetaĵoj.