PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

MIKRO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "malgrandega": mikrocefalo, mikroskopo, mikrobo.

Vera prefikso «

1. "Malgrandskala, malgrandega". Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: filmo mikrofilmo = "filmo kun ekstreme malgrandaj fotoj", organismo mikroorganismo = "ekstreme malgranda organismo", ondo mikroondo = "tre mallonga elektra ondo", forno mikroforno = "forno uzanta mikroondojn". Plej multaj MIKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.

2. "Milion-ono". Uzata nur antaŭ mezurunuoj.

Komparu kun MAKRO.