PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Internaciaj afiksoj

Prefiksoj de mezurunuoj «

Ekzistas internacia sistemo de prefiksoj por mezurunuoj. Ĝi estas parto de la SI-sistemo, "Sistemo Internacia de Unuoj", prizorgata de "Bureau International des Poids et Mesures" ("Internacia Buroo de Pezoj kaj Mezuroj"). Tiuj prefiksoj havas diversajn pligrandigajn kaj malpligrandigajn signifojn. Oni uzu ilin nepre nur antaŭ mezurunuoj kiel metro, gramo, ĵulo, sekundo, litro, ampero, volto, bito k.s.

Jen la Esperantaj formoj de tiuj internaciaj prefiksoj:

Prefikso Valoro Simbolo Ekzemplo
JOTA kvadriliono Y jotateslo, YT, kvadriliono da tesloj
ZETA mil trilionoj Z zetavebero, ZWb, mil trilionoj da veberoj
EKSA triliono E eksaĵulo, EJ, triliono da ĵuloj
PETA mil bilionoj P petavolto, PV, mil bilionoj da voltoj
TERA biliono T teraĵulo, TJ, biliono da ĵuloj
GIGA miliardo G gigavato, GW, miliardo da vatoj
MEGA miliono M megaherco, MHz, miliono da hercoj
KILO mil k kilometro, km, mil metroj
HEKTO cent h hektogramo, hg, cent gramoj
DEKA dek da dekalumeno, dalm, dek lumenoj
DECI dekono d decimetro, dm, dekona metro
CENTI centono c centimetro, cm, centona metro
MILI milono m miligramo, mg, milona gramo
MIKRO milion-ono µ mikrometro, µm, milion-ona metro
NANO miliard-ono n nanohenro, nH, miliard-ona henro
PIKO bilion-ono p pikofarado, pF, bilion-ona farado
FEMTO mil-bilion-ono f femtometro, fm, mil-bilion-ona metro
ATO trilion-ono a atosekundo, as, trilion-ona sekundo
ZEPTO mil-trilion-ono z zeptoĵulo, zJ, mil-trilion-ona ĵulo
JOKTO kvadrilion-ono y joktogramo, yg, kvadrilion-ona gramo

Plej ofte uzataj estas: KILO, HEKTO, DECI, CENTI kaj MILI. La aliaj estas uzataj preskaŭ nur en faka lingvaĵo.

Ĉi tiujn internaciajn prefiksojn oni uzu strikte laŭ la internaciaj principoj. Ne havas sencon krei unike Esperantajn vortojn per ili.

Plej multaj vortoj faritaj per tiuj ĉi prefiksoj estas rigardeblaj kiel memstaraj radikoj en Esperanto. Pluraj el ili estas jam oficialaj, ekz.: kilogramo, decigramo, centigramo, miligramo, decilitro, centilitro, kilometro, centimetro, decimetro, milimetro. Sed en kelkaj okazoj estas tamen sendube, ke temas pri efektiva Esperanta kunmetaĵo: bitoko (oko da bitoj, bajto) kilobitoko (milo da bitokoj aŭ 1024 bitokoj, kilobajto).

En unu okazo la kunmeto estas neregula: hektaro anstataŭ *hektoaro*.

Iam ekzistis ankaŭ la prefikso MIRIA (dek mil). Per ĝi oni kreis interalie la vorton miriametro = "dek mil metroj", kiu eĉ fariĝis oficiala Esperanta radiko, sed nek MIRIA, nek miriametro estas plu uzataj.

La simbolo µ estas Greka litero, kiu nomiĝas mumuo, sed kiam ĝi estas mezurunua prefikso, oni elparolas ĝin kiel mikro... La vorto mikrometro estas ankaŭ nomo de ia mezurilo de malgrandegaj longoj. Por la mezurunuo mikrometro ekzistas la alternativaj vortoj mikrono kaj muo.

Kiam temas pri la grando de komputila memorilo, oni ofte uzas kelkajn el tiuj ĉi prefiksoj kun iom aliaj valoroj, kiuj baziĝas sur la duuma nombrosistemo uzata en komputiloj: KILO = "2 je la deka potenco", MEGA = "2 je la dudeka potenco", GIGA = "2 je la trideka potenco". Ekz.: kilobito = "mil bitoj" aŭ "1024 bitoj", megabitoko = "miliono da bitokoj" aŭ "1 048 576 bitokoj", gigabitoko = "miliardo da bitokoj" aŭ "1 073 741 824 bitokoj". Por la valoroj bazitaj sur potencoj de 2, la komisiono IEC ("International Electrotechnical Commission", "Internacia Elektroteknika Komisiono") ellaboris apartajn prefiksojn, kiuj tamen ankoraŭ estas tre malmulte uzataj: KIBI° = "2 je la deka potenco", MEBI° = "2 je la dudeka potenco", GIBI° = "2 je la trideka potenco", TEBI° = "2 je la kvardeka potenco", PEBI° = "2 je la kvindeka potenco", EKSBI° = "2 je la sesdeka potenco". Ekz.: kibibito = "1024 bitoj", mebibitoko = "1.048.576 bitokoj", gibibitoko = "1.073.741.824 bitokoj".

Kemiaj afiksoj «

Ekzistas internacia faklingva sistemo por fari sistemajn nomojn de kemiaj kombinaĵoj. Tiu sistemo enhavas multegajn radikojn kaj afiksojn, kaj specialajn regulojn por kunmeti ilin. Pri la sistemo respondecas la (ne-Esperanta) organizo IUPAC, "International Union of Pure and Applied Chemistry" ("Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Kemio"). Esperanto transprenu la elementojn kaj vortojn de tiu sistemo laŭ la skribaj, elparolaj kaj gramatikaj reguloj de Esperanto, sed sen ia ajn kroma modifo. Ne havas sencon miksi la propre Esperantan vortfaradon kun tiu internacia sistemo. Estas preferinde rigardi vortojn kreitajn per tiu sistemo kiel nekunmetitajn radikojn en Esperanto. Ili estas tamen tro multaj por esti listigitaj komplete en vortaro. Efektive ili estas senlime multaj.

Iuj el la internaciaj kemiaj afiksoj havas la saman formon kiel oficiala aŭ neoficiala Esperanta afikso (ekz. AN, AT, ID, IN, IT, ON, OL kaj META), sed ne estas spaco en PMEG por pritrakti kemian vortfaradon. Oni turnu sin al kemiaj faklibroj, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas unueca maniero Esperantigi kemiajn vortojn.