PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

MONO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "unu, unuopa": monolito, monologo, monoteismo, monofonio°, monomo.

Vera prefikso «

"Unu". Iafoje uzata kiel vera prefikso: relo monorelo = "unurela fervojo", silabo monosilaba = "unusilaba". Atentu pri la risko de konfuzo kun la vorto mono (pagilo). Oni uzu kunmetojn kun unu: unurelo, unurela fervojo, unusilaba. La vorto monorelo povas ankaŭ esti rigardata kiel propra radiko.

Foje oni renkontas la memstaran vorton *mono*° kiel mallongigon de monofonio°. Tio estas evitenda pro la kolizio kun la ordinara vorto mono (pagilo). La responda mallongigo stereo° por stereofonio estas tamen uzebla (sed oni atentu pri la akcento: sterEo). Se entute mallongigi monofonio, oni uzu la formon monoo°.