PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

PRE

Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo "antaŭ": prefaco, prefikso, prelego, premiso, prepozicio = "rolvorteto".

Vera prefikso «

"Antaŭ". Iafoje uzata eksperimente anstataŭ antaŭ en tempa signifo: amplifi *preamplifilo* = "antaŭamplifilo", scienco *prescienca* = "de la tempo antaŭ la apero de scienco", latina *prelatina* = "de la tempo antaŭ Latino". Ŝajnas, ke iuj tiaj vortoj vere estas frazetvortoj kun kaŝa uzo de PRE kiel rolvorteto: *pre la scienco* = "antaŭ la scienco" [pre scienco]-A *prescienca*, *pre Latino* = "antaŭ Latino" [pre Latino]-A *prelatina*. PRE estas evitenda, ĉu kiel prefikso, ĉu kiel (kaŝa) rolvorteto. Oni uzu antaŭ. Komparu kun la oficiala prefikso PRA.