PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

SAN

Eksprefikso en kelkaj loknomoj kun la signifo "sankta": San-Francisko, San-Remo, San-Joseo, San-Marino. Malgraŭ la dividostrekoj tiaj ĉi nomoj estas nekunmetitaj en Esperanto. Ankaŭ eblas skribi sen dividostrekoj: Sanfrancisko, Sanremo, Sanjoseo, Sanmarino.

Vera prefikso «

"Sankta". Iafoje uzata kiel vera prefikso en Esperantigitaj loknomoj, kies nacilingva nomo ne havas "san", sed alian similan formon: Santo Domingo *San-Domingo*; Saint Pierre *Sanpiero*°; Saint Helena *Sanheleno*°. Tiaj formoj estas evitindaj miksaĵoj. Oni aŭ Esperantigu efektive ekzistantan formon, aŭ oni traduku per la plena Esperanta radiko SANKT: Sankta Domingo (aŭ Santo-Domingo/Santodomingo); Sent-Piero°/Sentpiero° (aŭ Sankta Petro; Sankt-Petro); Sankta Heleno. Kompreneble oni ankaŭ povas uzi la nacilingvan formon senŝanĝe. La Portugala formo "são" estas tamen sone tiel simila al "san", ke oni bone povas Esperantigi ĝin tiel: São Paulo San-Paŭlo/Sanpaŭlo. Tiam "San" ne estas Esperanta prefikso, sed parto de la radiko. Oni ankaŭ povas Esperantigi laŭ la skribo: São Tomé Sao-Tomeo/Saotomeo.