PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

RETRO

"En la kontraŭa direkto, en la malkutima direkto". Sufiĉe ofte uzata kiel pli preciza alternativo al la prefikso RE, kiu havas ankaŭ aliajn signifojn: iri retroiri = "iri dorsdirekte", fleksi retrofleksi = "fleksi en kontraŭa direkto", aktiva retroaktiva = "aktiva aŭ valida por jam pasinta tempo".

Iafoje oni provis uzi RETRO kiel memstaran vorteton kun la signifo "reen": Iru retro, Satano! Oni uzu prefere reen.