PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

ULTRA

"Ekstrema, eksternormala". Teknika prefikso uzata, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "ultra": sono ultrasono = "sono tiel altfrekvenca, ke ĝi estas neaŭdebla", viol(kolor)o ultraviol(kolor)o = "nevidebla koloro kun ondolongo trans violkoloro", centrifugilo ultracentrifugilo = "ekstreme efika centrifugilo", konservativa ultrakonservativa. Normale oni uzu transekstrema: transviol(kolor)o, transsono, ekstrema centrifugilo, ekstreme konservema. Komparu kun INFRA.