PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

ANC

Ekssufikso en multaj vortoj kun diversaj signifoj: substanco, konkordanco, ekstravaganco, ambulanco, disonanco, kvitanco. Iuj tiaj vortoj montras fizikajn grandojn en elektroscienco: impedanco, reluktanco, admitanco, permeanco.

Vera sufikso «

"Fizika grando". Oni provis en (elektro)scienco uzi ANC kiel veran sufikson por fari vortojn por fizikaj grandoj: ŝargo ŝarganco, indukto induktanco, vario varianco. Preskaŭ ĉiuj tiaj vortoj estas konsidereblaj ankaŭ kiel nekunmetitaj. ANC ĉiuokaze estas pure faka sufikso.