Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: normala, formala, originala, kriminala, speciala, sociala, materialo, vokalo, signalo, generalo, centralo.
1. "Plantordo". Uzata en botaniko post la plej tipa membro de la ordo: rozo → rozaloj = "la ordo de rozosimilaj plantoj", poligono → poligonaloj, orkido → orkidaloj. Oni uzu AL nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. Komparu kun AC, E, ED, EN kaj OID.
2. "Osto". Uzata en anatomio: nazo → nazalo, femuro → femuralo. En ordinara lingvaĵo oni diru simple nazosto, femurosto k.t.p.
3. "Rilata, apartena". Oni proponis uzi AL por krei el ecaj radikoj A-vortojn kun rilata signifo: varmo → *varmala* = "rilata al varmo, temanta pri varmo" (varma = "kun multe da varmo"); sano → *sanala* = "rilata al sano, apartena al sano" (sana = "havanta sanon"). Tiu propono neniam realiĝis en la lingvo. Oni esprimu tiajn signifojn per plurvortaĵoj: pri varmo, de varmo. Eventuale oni povas uzi kunmetojn kun pri, rilata aŭ simile: privarma, varmorilata, varmotema, prisana, sanrilata.