PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

IĈ°

"Virbesto, viro, masklo". Unu el multaj proponoj de sufikso por montri viran sekson. IĈ estas nun la plej populara propono de tia sufikso, sed ĝi estas nur eksperimente uzata: bovo *boviĉo* = "virbovo", kato *katiĉo* = "virkato", kuracisto *kuracistiĉo* = "vira kuracisto". IĈ parencas al la sufikso ĈJ, same kiel IN parencas al la sufikso NJ. Aliaj proponoj estas ekz.: UN, IR, IM, OL, OĈ, OC kaj UL. Oni uzu vira aŭ prefiksecan VIR.

Iuj ekstremistoj volas uzi IĈ ankaŭ ĉe viraj radikoj, kies signifon ili do volas ŝanĝi al sekse neŭtra: patro (neŭtra) *patriĉo* = "patro", knabo (neŭtra) *knabiĉo* = "knabo", viro (neŭtra) *viriĉo* = "viro". Enkonduko de tiel drastaj signifoŝanĝoj de oftaj kaj firme enradikiĝintaj vortoj estus neakceptebla (kaj neefektivigebla) reformo de la lingvo. Por esti konsekvenca oni devus tiam neŭtrigi ankaŭ inajn radikojn: damo (neŭtra) *damino*, *damiĉo*; nimfo (neŭtra) *nimfino*, *nimfiĉo*; putino (neŭtra!) *putinino*, *putiniĉo*. Tiaj ŝanĝoj estus eĉ malpli efektivigeblaj.

Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.