PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

I

Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj. La vokalo "i" estas senkonkurence la plej ofta radikofino en Esperanto.

Interalie multaj nomoj de sciencoj kaj okupoj finiĝas per "...io": geografio, biologio, agronomio, homeopatio, anatomio, kirurgio, filozofio. Por tiaj vortoj tre ofte ekzistas paralela radiko sen "i" por persono, kiu okupiĝas pri la afero: geografo, biologo, agronomo, homeopato, anatomo, kirurgo, filozofo. Atentu, ke la radiko sen "i" foje havas alian signifon. Ekz. telegrafio estas okupo, sed telegrafo estas aparato, ne persono. El vortoj por sciencoj kaj okupoj oni ankaŭ povas fari nomojn de fakulo per la sufikso IST: geografiisto, biologiisto, agronomiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrabla duobla "i", oni normale preferas sensufiksan vorton, kiam tia ekzistas.

I estas ankaŭ ekssufikso en multaj landonomoj: Aŭstralio, Ĝibutio, Haitio, Sirio.

Vera sufikso «

1. "Lando" (post nomo de popolo). Tre ofte uzata paralele kun la sufikso UJ en landonomoj:

  • Franco Francio = Francujo
  • Japano Japanio = Japanujo

La landnoma sufikso I ne estas oficiala. Iam ĝi estis malrekomendata de la Akademio de Esperanto, sed ne plu (Aktoj de la Akademio II, pl 14). Ĝi eĉ estas uzata (paralele kun UJ) en la landonomaj rekomendoj de la Akademio (Aktoj de la Akademio III, p. 64 — 69).

2. "Lando" (post nomo de urbo, rivero, monto k.s.). Uzata en kelkaj okazoj por eviti plursignifajn geografiajn nomojn:

  • Meksiko (lando, federacia ŝtato, urbo) Meksikio[LR.15] (nur lando)
  • Kebeko (provinco, urbo) Kebekio (nur provinco)
  • Senegalo (lando, rivero) Senegalio (nur lando)
  • Luksemburgo (lando kaj urbo) Luksemburgio (nur lando)
  • Brandenburgo (Germana federacia lando kaj urbo) Brandenburgio (nur federacia lando)
  • Romo (urbo) Romio (la Roma regno, la Roma imperio)

En multaj similaj okazoj oni tamen neniam uzas tiun ĉi metodon kaj lasas la plursignifecon, ekz.: Malto (lando kaj insulo), Singapuro (lando kaj urbo), Nikaragvo (lando kaj lago), Kuvajto (lando kaj urbo), Paragvajo (lando kaj rivero), Kenjo (lando kaj monto), San-Marino (lando kaj urbo).

La Akademio de Esperanto prave rekomendis ne uzi la sufikson I en tiaj ĉi nomoj (Aktoj de la Akademio III, p. 49). Nur se jam internacie ekzistas tiaj paralelaj nomoj (kun "i" por lando — sen "i" por urbo, rivero aŭ simile), oni ja uzu la distingon, sed tiam ne temas pri Esperanta sufikso, sed pri parto de radiko. Oni do ja uzu ekz. Alĝero (urbo), Alĝerio (lando), kaj Tunizo (urbo), Tunizio (lando), ĉar tiaj nomoj ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj, sed oni prefere ne uzu formojn kiel Meksikio, Kebekio, Senegalio k.a., ĉar tiuj nomoj ekzistas nur en Esperanto. En unu okazo temas pri du malsamaj landoj: Niĝero (rivero kaj lando inter Malio kaj Ĉado), Niĝerio (lando inter Benino kaj Kameruno). En unu okazo la internacia distingo estas inversa: Brazilo (lando), BrazilioBraziljo (urbo). Se oni uzas tiajn ĉi "i" nur laŭ la internaciaj formoj, tiaj okazoj tute ne kreas problemojn.

Se internacie du aŭ pli da nomoj samas, oni uzu laŭ bezono esprimojn kun urbo, rivero, monto k.s., kiuj estas multe pli klaraj ol neniodiraj I-formoj: Meksikurbo, la urbo Meksiko, la federacia ŝtato Meksiko, la lando Meksiko, Kebekurbo, la provinco Kebeko, la rivero Senegalo, la lando Senegalo, la lando Luksemburgo, Luksemburgurbo, la urbo Luksemburgo, la (federacia) lando Brandenburgo, la urbo Brandenburgo, la Roma regno[Rt.130] k.t.p.