Muzika sufikso uzata ĉe nombraj vortetoj por fari vortojn por diversaj ritmaj subdividoj: du → duolo = "du tonoj/batoj en la tempo de tri samspecaj", tri → triolo = "tri tonoj/batoj en la tempo de du samspecaj", kvar → kvarolo = "kvar tonoj/batoj en la tempo de tri aŭ ses samspecaj". Oni povus rigardi kelkajn tiajn OL-vortojn kiel nekunmetitajn, sed teorie la OL-vortoj estas senlime multaj, kaj iujn el ili oni neeviteble devas rigardi kiel Esperantajn kunmetaĵojn: sesolo, sepolo, naŭolo, dekolo, dekunuolo k.t.p. Komparu kun T kaj TET.