"Muzika intervalo". Uzata ĉe nombraj vortetoj por fari nomojn de muzikaj intervaloj: du → duto = "sekundo", tri → trito = "tercio", kvar → kvarto, kvin → kvinto, ses → sesto = "seksto", sep → septo = "septimo", ok → okto = "oktavo", naŭ → naŭto = "naŭno" k.t.p. Per T oni povas krei nomojn por ĉiaj ajn ekstremaj intervaloj, kiuj apenaŭ havas aliajn nomojn: dekto, dekunuto, dekduto, dektrito k.t.p. Komparu kun OL kaj TET.