Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj sciencoj, fakoj k.s.: psikologio, antropologio, sociologio, ornitologio, topologio. Preskaŭ ĉiam ekzistas paralela radiko finiĝanta per "olog" por la koncerna fakulo (vidu OLOG).
"Fako, scienco" k.s. Uzata paralele al OLOG por diversaj fakoj kaj sciencoj: kancero → kancerologio = "kancerstudado, onkologio", birdo → birdologio = "birdostudado, ornitologio", Esperanto → Esperantologio = "scienca esplorado de Esperanto". Oni uzas OLOGI preskaŭ nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finiĝas per "ologi". Se la internacia vorto finiĝas per "ik", oni preferas la samsignifan sufikson IK.