PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

IK

Ekssufikso aŭ ŝajnsufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: formiko, fortika, harmoniko, heliko, klasika, kleriko, kliniko, koliko, komika, komuniki, maniko, miristiko, narkotiko, paniko, persiko, polemiko, prediki, rustika, saliko, trafiko k.a. Multaj "ik"-vortoj estas nomoj de sciencoj, fakoj, artoj, okupoj k.s.: botaniko, dinamiko, fiziko, fonetiko, grafiko, gramatiko, heraldiko, liriko, logiko, matematiko, mekaniko, mnemoniko, muziko, optiko, plastiko, politiko, teĥniko k.a.

Vera sufikso «

"Fako, scienco, okupo". Ofte oni povas rigardi IK kiel veran sufikson. Foje ĝi aperas post nomo de persono, kiu okupiĝas pri la fako: beletristo beletristiko, ĝardenisto ĝardenistiko, gimnasto gimnastiko, ĵurnalisto ĵurnalistiko, lingvisto lingvistiko, poeto poetiko, retoro retoriko, stilisto stilistiko. Alifoje IK aperas post la temo de la fako: elektrono elektroniko, metodo metodiko, metro metriko, simbolo simboliko, stokasta stokastiko. Oni normale rigardu ankaŭ ĉi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn, eĉ en tiaj okazoj, kiam la vorto havas tre Esperantecan aspekton (ĵurnalistiko, ĝardenistiko).

Iuj tamen volas, ke IK estu efektiva sufikso. Iuj foje eĉ insistas, ke tiel estu. Laŭ multaj IK ĉiam aperu post la temo de la koncerna fako, ne post la koncerna isto. Ili kreas vortojn kiel: ĝardeno ĝardeniko = "ĝardenistiko", ĵurnalo ĵurnaliko = "ĵurnalistiko", lingvo lingviko = "lingvistiko", sono soniko = "fonetiko", beletro beletriko = "beletristiko", sistemo sistemiko = "sistematiko". Normale oni ĉi tiel uzas IK nur kiam ekzistas responda internacia vorto kun "ik". Se la internacia vorto finiĝas per "ologi", oni ofte preferas la samsignifan sufikson OLOGI.

Iuj ĉi tiaj IK-vortoj povas funkcii praktike, sed sistema uzo de IK en ĉi tia maniero kondukus al grandega konfuzo, ĉar amasoj da jam ekzistantaj vortoj subite ŝajnus havi tute alian signifon ol ili vere havas, ekz.: formiko, heliko, kleriko, kliniko, koliko, komiko, komuniko, maniko, miristiko, paniko, persiko, rustiko, saliko, trafiko, dialektiko, grafiko, liriko, logiko, muziko, plastiko kaj multaj aliaj.

Se oni insistas, ke IK nur aperu post temo, tiam la kaoso ankoraŭ pligrandiĝas, ĉar tiam vortoj kiel lingvistiko, ĵurnalistiko kaj ĝardenistiko ŝajnas esti la sciencoj pri lingvistoj, ĵurnalistoj kaj ĝardenistoj. Iuj "IK-istoj" efektive kritikas tiajn vortojn kiel nelogikajn kaj fuŝajn, kvankam ĝuste la ekuzo de IK kiel efektiva sufikso kreis tiun konfuzon. Tiuj vortoj estas ja nekunmetitaj, kaj povas ŝajni strangaj nur al tiuj, kiuj insistas, ke IK estu sufikso.

Oni lasu ĉi tiajn internaciajn vortojn en paco. Se oni volas krei pli facilajn alternativojn, oni faru tion en maniero, kiu ne kaŭzas konfuzon. Ofte oni povas uzi jam ekzistantajn vortojn kiel scienco, fako, arto k.s.: lingvoscienco, ĝardena tekniko, scienco pri lingvosonoj, beletra studo, sistema metodo k.s.