PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

OZ

Ekssufikso en multaj medicinaj kaj botanikaj nomoj de malsanoj: sklerozo, mikozo, koniozo, iktiozo, leŭkozo, bakteriozo. Ŝajnsufikso en multaj vortoj, kie la origina signifo estis "plena, hava, riĉa" aŭ simile: furioza, grandioza, celulozo, mukozo.

Vera sufikso «

1. "Malsano, difekto, perturbo". Malofte uzata kiel vera sufikso: viruso virusozo = "virusmalsano", fungo fungozo = "parazita malsano kaŭzita de fungoj, mikozo". Normale oni uzas internaciajn nekunmetitajn radikojn, sed ofte la internacia vorto ankaŭ povus esti Esperanta kunmetaĵo, ĉar la radikoj estas samformaj: nervoza, psikozo, acidozo, leŭkocitozo. Ŝajnas preferinde kiom eble uzi kunmetojn kun "malsano": virusmalsano, fungomalsano k.t.p.

2. "Plena, hava, riĉa". Siatempe iom uzata kiel vera sufikso pro influo de la lingvo Ido: sablo *sabloza* = "riĉa je sablo", poro *poroza*, suko *sukoza*. Nuntempe oni uzas kunmetojn kun HAV, PLEN kaj RIĈ (sabloriĉa, porhava, sukoplena), aŭ simplajn A-vortojn sen sufikso (sabla, pora, suka).