PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

O-finaĵo

La finaĵo O aldonas nenion al la propra signifo de radiko. O-vorto estas simple nomo de la koncerna afero:

  • amiko, tajloro = nomoj de diversaj homoj
  • ĉevalo, azeno = nomoj de diversaj bestoj
  • krajono, broso = nomoj de diversaj iloj
  • diro, faro = nomoj de diversaj agoj
  • belo, bono = nomoj de diversaj ecoj

Se radiko havas plurajn signifojn, ankaŭ la O-formo havas plurajn signifojn. Ekz. KONSTRU estas ago, rezulto de ago, kaj maniero de ago. La vorto konstruo havas la samajn tri signifojn.

O-finaĵon oni povas forlasi (se ne sekvas J-finaĵo aŭ N-finaĵo). Skribe oni tiam uzas apostrofon anstataŭ la O-finaĵo:

  • amiko = amik' = AMIK
  • belo = bel' = BEL
  • diro = dir' = DIR

Tia forlasado de O-finaĵo okazas ordinare nur en poezio.

Kvankam O-finaĵo ne aldonas ian signifon, ĝi ja estas grava el gramatika vidpunkto. O montras, kiel oni povas uzi la vorton en frazo, kaj la aldono de O enkondukas la distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro.

Participoj kun O-finaĵo sekvas apartajn regulojn.