PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

A-finaĵo

La finaĵo A montras, ke oni priskribas per la koncerna afero.

A = "rilata al la koncerna afero, tia kiel la afero" k.s.:

  • amika = tia kiel amiko, rilata al amiko...
  • ĉevala = tia kiel ĉevalo, rilata al ĉevalo
  • dira = rilata al la ago diro, farata per diro...
  • bela = havanta la econ belo

A-vortoj el ecaj radikoj «

Kiam la radiko de A-vorto havas ecan signifon, la A-vorto normale montras econ. Tiaj A-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto:

  • bona manĝo = "manĝo karakterizata de boneco"
  • rapida aŭto = "aŭto karakterizata de rapideco"
  • okazaĵo stranga = "okazaĵo karakterizata de strangeco"
  • ruĝa domo = "domo kiu havas ruĝon kiel econ (kiel koloron)"

En maloftaj okazoj A-vorto kun eca radiko povas ricevi iom specialan signifon:

  • stulta demando ≈ "demando farita pro stulteco". La demando ne estas stulta en normala senco. Ĝi montras stultecon de la demandanto.
  • laŭta ĉambro = "ĉambro plena je laŭtaj sonoj". La ĉambro ne estas laŭta en ordinara senco, sed ĝi enhavas laŭtecon.
  • ruĝa koloro = "koloro kiu estas ruĝo". Ĝi ne havas ruĝon kiel koloron, sed estas mem la koloro ruĝo. Ruĝa ĉi tie ne montras econ, sed identecon.

A-vortoj el ne-ecaj radikoj «

Kiam la radiko de A-vorto ne havas ecan signifon, la A-vorto povas montri diversspecajn priskribojn. Ĝenerale la signifo de tia A-vorto multe varias laŭ la kunteksto:

  • reĝa konduto = "konduto en maniero karakteriza por reĝo, konduto kun la ecoj de reĝo"
  • reĝa persono = "persono kiu estas reĝo, persono de reĝa familio" k.s.
  • reĝa palaco = "palaco kiu apartenas al reĝo"
  • alia loko = "loko kun alia identeco, loko kun alia eco"
  • alia persono = "persono kun alia identeco, persono kun aliaj ecoj"

Kiam la radiko de A-vorto havas agan signifon, la A-vorto povas havi plej diversajn signifojn. Ĝi povas signifi "rilata al la koncerna ago" k.s. Tia A-vorto ankaŭ povas esti simila al ANT-participo aŭ INT-participo kun A-finaĵo:

  • nutra problemo = "problemo pri nutrado" — Nutra montras temon.
  • nutra manĝaĵo = "manĝaĵo kiu povas nutri, kiu havas nutrajn ecojn, nutranta manĝaĵo"
  • tima homo = "homo kiu ofte timas, homo karakterizata de timo, timema homo"
  • tima krio = "krio pro timo"
  • zorga esploro = "esploro farita kun zorgo" — Zorga montras manieron de la esplora ago, aŭ econ de la esploranto.
  • zorga patrino = "patrino kiu zorgas, zorganta/zorgema patrino"
  • morta besto = "ne plu vivanta besto, mortinta besto"
  • morta kondamno = "kondamno al morto"
  • morta vundo = "vundo kiu povus kaŭzi morton"

Aga radiko sed eca signifo «

Normale A-vorto kun aga radiko havas ian signifon laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj, sed iuj tiaj A-vortoj havas specialan ecan signifon:

  • suspekti = "sen pruvo pensi ke io estas malbona, ke iu estas kulpa" suspekta = "tia ke ĝi vekas suspekton, suspektinda" — Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon.[FE.35]

  • fiksi = "firme senmovigi" fiksa = "firme senmova, ĉu pro fiksado, ĉu per si mem"

  • dubi = "ne esti certa pri io, heziti kredi" duba = "tia ke oni dubas pri ĝi" — En ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn.[OV.341]

  • fuŝi = "malbone fari" fuŝa = "malbone farita, fuŝita"

  • falsi = "fari malveran kopion, igi neaŭtentika" falsa = "malvera, neaŭtentika, falsita"

  • kaŝi = "malvidebligi" kaŝa = "nevidebla, ĉu per si mem, ĉu pro tio, ke iu kaŝis ĝin"

  • veki = "interrompi ies dormon" veka = "ne (plu) dormanta" (aŭ "tia ke ĝi vekas, rilata al veko")

  • kompliki = "ĝene malsimpligi" komplika = "ĝene malsimpla, ĉu ĉar iu komplikis ĝin, ĉu dekomence malsimpla" (aŭ "tia ke ĝi komplikas, rilata al komplikado")

  • korekti = "senerarigi" korekta = "senerara, ĉu dekomence senerara, ĉu senerarigita" (aŭ "korektanta, rilata al korekto") — Ĝi ne estas sufiĉe korekta.[M.75]

Iuj tiaj ĉi A-vortoj similas al pasiva participo: komplikakomplikita, suspektasuspektata. Ĉe la simplaj A-vortaj formoj la ago de la radiko aŭ ne estas tre interesa, aŭ tute ne okazis, nur la eco estas grava. Foje la eco ekzistas tute per si mem. La respondaj participaj formoj ĉiam montras, ke tia ago ja okazis aŭ okazas.

Falsa kritiko «

Kelkaj opinias, ke iuj el tiuj ĉi A-vortoj, precipe korekta, estas evitindaj kun eca signifo. Iuj eĉ opinias, ke tia uzo estas eraro. Laŭ ili veka nur signifu "vekanta" aŭ "rilata al veko". Komplika nur signifu "komplikanta" aŭ "rilata al kompliko". Kaj korekta nur signifu "korektanta" aŭ "rilata al korekto". Sed iuj el tiuj A-vortoj neniam estas kritikataj, kvankam ili estas tute similaj.

La ideo, ke temus pri eraro, simple ne havas bazon en la lingvo. Tia ĉi vortfarado estas hejma en Esperanto de la komenco, kaj ekzemploj troviĝas abunde ĉe ĉiuj verkistoj de Zamenhof ĝis hodiaŭ. Eĉ okazis, ke aŭtoroj kaj verkoj, kiuj avertis kontraŭ ĉi tia uzo de korekta, tamen mem uzis ĝin tiel. Ekz. en la Plena Ilustrita Vortaro oni plurfoje uzis korekta kun eca signifo, kvankam tiu vortaro mem nomis tion "evitinda". (PAG sisteme uzis korekta ece, kaj ne avertis kontraŭ tio.) Tio frape montras la vivantecon de tiaj ĉi A-vortoj. En iaj okazoj la plursignifeco de tia A-vorto ja povus kaŭzi miskomprenon, kaj tiam oni kompreneble revortigu la frazon, sed tio validas por ĉiuj plursignifaj vortoj.

Risko de eraroj «

La radikoj de tiuj ĉi A-vortoj estas agaj, sed pro la eca signifo de la A-formoj oni povus pensi, ke la radikoj estas ecaj. Tiam oni riskas erare aldoni IG-sufikson al la simplaj verbaj formoj uzante kaŝigi anstataŭ kaŝi, vekigi anstataŭ veki, komplikigi anstataŭ kompliki, korektigi anstataŭ korekti, k.t.p. Tiaj IG-formoj havas tamen aliajn, tre specialajn signifojn: kaŝigi = "igi iun kaŝi ion", vekigi = "igi iun veki iun", komplikigi = "igi iun kompliki ion" k.t.p.

Oni ankaŭ ne pensu, ke la simplaj verbaj formoj havas la signifon "esti tia". Korekti ne signifas "esti senerara", sed "igi senerara". Kompliki ne signifas "esti ĝene malsimpla", sed "igi ĝene malsimpla".