Ina: | | Saluton! Ĉu vi estas tiu Kabe kiu dancis kun mi sabatnokte?
| Kabe: | | Sa Ina! Jes, estas mi.
| Ina: | | Mi ĝojas ke vi venis al la paĝaro. Ĉu ĝi plaĉas al vi?
| Kabe: | | Jes ja, ĝi estas tre bela kaj ŝajnas interesa :-).
| Ina: | | Ĝi ankoraŭ ne estas tute preta, sed baldaŭ estos.
| Kabe: | | Mi komprenas.
| Ina: | | Sed jam estas multaj helpiloj, ekzemple vortaroj, superrigardo de la gramatiko, tujmesaĝilo kaj diversaj ekzercoj.
| Kabe: | | Estas bona komenco...
|
| |