[ Úvod | Co je nutné znát předem? | Přehled | ]

Ĉapitro 2.2 - Ĉe la kurspaĝaro

Ina: Pardonon. Mi devas paroli kun alia persono. Mi estas ŝia 'lingvohelpanto' kaj nun ŝi volas paroli pri unu ekzerco. Mi baldaŭ revenos al vi.
--- post kelkaj minutoj ---
Ina: Nun ni finparolis pri la ekzerco.
Kabe: Mi legis pri Esperanto dume.
Ina: Bone. Ĉu ĝi plaĉas al vi?
Kabe: Mi ne certas. Mi ankoraŭ ne scias sufiĉe pri la lingvo...
Ina: Saĝa respondo.
Kabe: Mi rigardos en la paĝaro kaj provos iom lerni. Ĉu vi volas esti mia 'lingvohelpanto'?
Ina: Volonte.
Kabe: Dankon :-)
Sono