Ina: | | Jen, rigardu, invitilo por IJK!
|
Kabe: | | Kio? I-J-kio?
|
Ina: | | I-J-K estas "Internacia Junulara Kongreso". Mi planas iri al ĝi. Ĉu ankaŭ vi volas iri?
|
Kabe: | | Nu... "kongreso" ne sonas tre interese.
|
Ina: | | Sed estas! Ne pensu pri iu teda malvigla kongreso. Simple temas pri renkonto kun junuloj de multaj landoj. Verŝajne estos 300 ĝis 400 homoj tie kaj preskaŭ ĉiuj parolos Esperanton.
|
Kabe: | | Bone, sed mi ne bone parolas Esperanton.
|
Ina: | | Ne gravas, eblas partopreni en Esperanto-kursoj tie. Kutime estas du niveloj, unu por komencantoj kaj alia por homoj kiuj jam eklernis la lingvon.
|