Kabe: | | Kutime?
| Ina: | | Jes? Kio?
| Kabe: | | Vi diris "kutime"...
| Ina: | | Ha, IJK okazas ĉiu-jare, ĉiu-foje en alia lando. Pro tio ĉiu IJK estas alispeca. Sed ankaŭ estas programeroj kiuj ofte revenas. Ekzemple, preskaŭ ĉiam eblas sportumi, kart-ludi, babili kun amikoj dum la tuta nokto, kanti ĉirkaŭ fajro, danci, partopreni koncertojn ktp.
| Kabe: | | Nu, tion mi povas fari ankaŭ hejme...
| Ina: | | Prave, sed la grava afero dum IJK estas ke la partoprenantoj venas de multaj diversaj landoj. Pro tiu mikso de diversaj homoj estas bona etoso kiu tre plaĉas al mi.
| Kabe: | | Bone. Sonas interese... Mi pripensos.
| Ina: | | Certe.
|
| |