[ Úvod | Co je nutné znát předem? | Přehled | ]

Ĉapitro 5.1 - Planado kaj Pasporta Servo

En la sama kafejo, Ina kaj Kabe daŭrigas la planadon
Ina: Bonvolu, jen via teo.
Kabe: Dankon. Mi dume rigardis la invitilon por IJK. Mi multon komprenas, sed ne ĉion...
Ina: Bone, bone. Nur demandu.
Kabe: Jen la aferoj kiuj estas malklaraj por mi: aliĝilo, TEJO, Pepo kaj amasloĝejo.
Ina: Aliĝilo estas ilo por al-iĝi, en kiu vi skribas vian nomon, adreson ktp. TEJO estas mallongigo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Pepo estas la amuza birdo de TEJO. Amasloĝejo estas ejo kie amaso de homoj loĝas, kutime oni bezonas dormosakon tie.
Kabe: Hmm, vi klarigis tro rapide. Mi ne kaptis ĉion...
Ina: Mi pensas ke ne tre gravas nun. Poste ni povas pli paroli pri la IJK-invitilo.
Sono